Ekonomia leĝo ne permesas al usona flanko tranĉi ekonomian kontakton kun Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-06-22 19:46:17     Redaktoro:祃璟琳

Lastatempe, la usona flanko diris, ke tranĉi ekonomian kontakton kun Ĉinio ankoraŭ estas la politika elekto de Usono. Tamen, usona oficialulo pri ekonomio kaj komerco esprimis la neeblecon de la tranĉo de ekonomia kontakto kun Ĉinio. Pli kaj pli da personoj de internacia ekonomio kaj amaskomunikiloj pensas, ke la parolado pri tranĉo de kontakto kun Ĉinio nur estas memĝojigo por usonanoj.

La realo de la problem pri tranĉo estas ekonomia regulo. Profesoro Henry Farrell de la universitato George Washington kaj profesoro Abraham Newman de la universitato Georgetown montris en siaj artikolo, ke tranĉi ekonomian kontakton kun Ĉinio ankaŭ damaĝos la usonan flankon mem.

La usona departemento pri komerco nuligis la ordonon malpermesi al usonaj entreprenoj komerci kun la ĉina entrepreno Huawei. Ĉar la usonaj entreprenoj estos damaĝita en la konkurenco pri 5G, se tiu ordono ne nuliĝos.

Samtempe, la estro de usona-ĉina komerca konsilio Craig Boyd Allen diris, ke Ĉinio eble fariĝos la plej granda ekonomia motoro en tiu ĉi jaro kaj la venonta jaro. Usono perdos la grandan potencialan merkaton, se ili haste tranĉas la ekonomian kontakton kun Ĉinio. Kvankam la usonaj politikistoj forte asertis tranĉon kun Ĉinio, la usonaj entreprenoj elektas investi en Ĉinio. La konataj entreprenoj tiel Honeywell, Tesla, Exxon Mobil kaj Starbucks havis grandan investon aŭ investplanon en Ĉinio.

En la epidemio de la novkronvirusa malsano, nur kunlaboro estas la ĝusta solvo. Prezidanto Xi Jinping diris, ke akceli interkonektadon kaj malfermon estas la maniero trakti la tutmondan krizon kaj realigi longtempan disvolviĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin