[Intervjuo] Bernhard Tuider rakontas pri Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko

(GMT+08:00) 2020-06-23 16:00:17     Redaktoro:Ĝoja

Bernhard Tuider

Raportas Zhang Ping (Ĝoja)

Saluton! Karaj legantoj de Ĉina Radio Internacia!

La Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko estas mondskale unu el la plej tradiciriĉaj lingvomuzeoj kaj unu el la plej gravaj siaspecaj institucioj. Ĝi kolektas kaj prezentas diverstipajn materialojn kaj objektojn pri la temoj Esperanto kaj interlingvistiko. La muzeo estas fake, administre kaj space ligita kun la Kolekto por Planlingvoj, kiu dokumentas entute ĉirkaŭ 500 planlingvajn projektojn.

Ekde 2008 esperantisto Bernhard Tuider deĵoras kiel bibliotekisto en la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko, ekde la jaro 2013 kiel teamestro. En la solena fermo de la 104-a Universala Kongreso en Lahtio, Finnlando, estis anoncitaj la nomoj de 12 ricevantoj de Diplomo pri Elstara Agado kaj de Diplomo pri Elstara Arta Agado. Bernhard Tuider fariĝis unu el ili pro sia elstara agado kiel prizorganto de la Kolekto por Planlingvoj ĉe la Aŭstra Nacia Biblioteko kaj Esperanto-Muzeo en Vieno.

Lastatempe li ricevis mian skriban intervjuon. Hodiaŭ mi invitas lin prezenti al vi la Esperantomuzeon kaj kolekton por planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko.

Palaco Palais Mollard-Clary, kie troviĝas la Esperanto-Muzeo

Ĝ: Ĝoja
BT: Bernhard Tuider

Ĝ: Kiu vi estas kaj de kiam vi estas bibliotekisto en la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko?

BT: Mia nomo estas Bernhard Tuider, mi studis historion kaj eŭropan etnologion en la Universitato de Vieno, kie mi magistriĝis en 2007 per laboraĵo pri la esperantisto kaj pacifisto Alfred Hermann Fried (1864–1921). En la sama jaro mi komencis lerni Esperanton. Ekde 2008 mi deĵoras kiel bibliotekisto en la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko, ekde la jaro 2013 kiel teamestro.

Ĝ: Kiam kaj kiel la Esperantomuzeo estis fondita?

BT: La Esperantomuzeo estis fondita en 1927 kiel privata asocio "Internacia Esperanto-Muzeo en Wien", en 1928 ĝi fariĝis parto de la Nacia Biblioteko, kie ĝi estis solene inaŭgurita en 1929. La fondinto de la Esperantomuzeo estis Hugo Steiner (1878–1969), pensiiĝinta fervojisto. Laŭ Steiner la ideo por la muzeo venis de frato de Ludoviko Zamenhof (1859–1917), Felikso Zamenhof (1868–1933), kiu esprimis en 1927 dum la 19-a Universala Kongreso de Esperanto en Danzig la ideon, iniciati internacian Esperanto-bibliotekon okaze de la 50-jara jubileo de Esperanto en 1937. Ĉeestante tiun kongreson Hugo Steiner senhezite transprenis la iniciaton kaj tuj fondis la Internacian Esperanto-Muzeon en Wien.

Ĝ: Kial la Esperantomuzeo estis kreita en Vieno?

BT: Ekzistas pluraj kialoj, pro kiuj la Esperantomuzeo estis kreita en Vieno. Unue, Hugo Steiner, la fondinto de la muzeo, loĝis en Korneuburg, antaŭurbo proksima de Vieno. Due, politiko kaj politikistoj, ĉefe la du kancelieroj Johann Schober (1874–1932) kaj Ignaz Seipel (1876–1932), subtenis Esperanton kaj la fondon de la Esperantomuzeo en Vieno. Trie, dum la intermilita periodo Esperanto ĝenerale estis tre populara en Aŭstrio, precipe en Vieno, kie okazis SAT-Kongreso en 1925 kaj Universalaj Kongresoj de Esperanto en 1924 kaj 1936.

Ĝ: Kio estas la celoj de la Esperantomuzeo?

BT: Kiel parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko la Kolekto por Planlingvoj plenumas ĉiajn postulojn de moderna biblioteko. La plej gravaj celoj estas la kolektado, la konservado kaj la katalogado de materialoj pri planlingvoj, kaj kompreneble la disponigo de la havaĵo al interesitoj.
La konkretaj celoj estas pligrandigi la havaĵon per daŭra kolektado, katalogi la tutan havaĵon, konservi kaj protekti la planlingvan materialon, disponigi la planlingvan materialon al la publiko, skribe kaj buŝe respondi demandojn kaj esplori kaj publikigi la dokumentojn de la kolekto. Tiuj celoj atingiĝas per pluraj projektoj, precipe per projektoj pri katalogado kaj ciferecigo.

Esperanto-Muzeo, Palais Mollard

Ĝ: Kiujn dokumentojn konservas kaj disponigas la Esperantomuzeo?

BT: Nuntempe la Esperantomuzeo konservas kaj disponigas ĉirkaŭ 40 000 flugfoliojn, 35 000 volumojn, 25 000 eltondaĵojn de gazetoj kaj revuoj, 22 000 fotojn kaj fotonegativojn, 10 000 manuskriptojn kaj aŭtografojn, 3 700 diversajn titolojn de periodaĵoj, 3 000 muzeajn objektojn, 1 500 afiŝojn, 850 aŭd-vidajn materialojn kaj 68 antaŭ- kaj postlasaĵojn. Gravas mencii, ke en tiu statistiko ne estas kalkulitaj duoblaĵoj, tial la realaj nombroj estas efektive pli altaj.

Ĝ: Kio estas aparte menciinda pri la Esperantomuzeo?

BT: Aparte menciinda pri la Esperantomuzeo estas, ke pro la fondo jam en 1927 ĝi estas la plej tradiciriĉa Esperantomuzeo kaj unu el la plej longe ekzistantaj lingvomuzeoj en la mondo. Ekde la komenco la Esperantomuzeo ne nur kolektis literaturon en kaj pri Esperanto, sed ĝenerale diversajn materialojn en kaj pri planlingvoj.
Estas ankaŭ rimarkinde, ke la Esperantomuzeo aŭ pli bone dirite ĝia havaĵo ne estis detruita dum la dua mondmilito. Pro tio kaj kompreneble pro la preskaŭ 100-jara historio kaj longa kontinueco la Esperantomuzeo mondskale konservas la plej grandan kolekton pri Esperanto kaj planlingvoj.

Ĝ: Kiom da vizitantoj venas ĉiujare en la Esperantomuzeon?

BT: Ni havas tre ekzaktan statistikon pri la nombro de vizitantoj, kiu estas tre ĝojiga. En la lastaj jaroj la nombro de vizitantoj konstante kreskis: en 2007 venis 5 077 vizitantoj kaj ekde 2012 ĉiujare pli ol 12 000, en 2017 eĉ 21 256. Se oni rigardas la nombrojn de vizitantoj, ŝajnas, ke la ĝenerala intereso pri Esperanto kaj lingvoj pligrandiĝis dum la pasintaj jaroj.

Ĝ: Ĉu oni povas uzi dokumentojn de la kolekto per reta aliro?

BT: Jes, oni povas uzi pli ol 10 000 dokumentojn de la kolekto rekte kaj senpage per reta aliro. Ekde la jaro 2006 la Esperantomuzeo realigis plurajn projektojn pri ciferecigo. Ciferecigitaj estis ĉirkaŭ 1 400 libroj, 1 300 jarkolektoj de periodaĵoj, 7 500 fotoj, 3 000 muzeaj objektoj, 3 000 bildpoŝtkartoj, 1 100 afiŝoj, 200 sonbendoj, 120 arkivaĵoj kaj 19 filmoj. Krom la sonbendoj kaj la filmbendoj, ĉiuj tiuj dokumentoj estas konsulteblaj per la katalogo Trovanto, kiu estas la biblioteka katalogo de la Esperantomuzeo.

Ĝ: Kio estas viaj estontaj projektoj?

BT: Ni daŭre katalogas kaj skanas partojn de la havaĵo de la Esperantomuzeo. Tiel por esperantistoj kaj por ĉiuj personoj, kiuj interesiĝas pri la fenomeno Esperanto, la diĝite alirebla biblioteko daŭre pligrandiĝas.
Niaj projektoj por 2020 interalie estas la diĝitizo kaj publikigo de pluaj libroj, periodaĵoj, muzeaj objektoj, arkivaĵoj kaj afiŝoj, la parta renovigo de la ekspozicio en la Esperantomuzeo, kaj la listigo kaj katalogado de ĉirkaŭ 20 000 eltondaĵoj de periodaĵoj, kiuj aperis inter 1900 kaj 1920. Tiun tre specialan kolekton de gazeteltondaĵoj ni intencas ciferecigi kaj publikigi en 2021.

Ĝ: Ĉu vi havas rilatojn kun aliaj bibliotekoj ne-esperantistaj kaj esperantistaj?

BT: Ni havas rilatojn kun multaj naciaj kaj internaciaj bibliotekoj, arkivoj, muzeoj, universitatoj kaj esplorinstitutoj. Kun kelkaj institutoj la kontakto estas nur de-temp-al-tempa, kun aliaj ĝi estas daŭra. Interalie la Esperantomuzeo estas membro de la listo bibliotekoj@googlegroups.com, kaj ĝi ankaŭ membras en la internacia reto de lingvaj muzeoj (International Network of Language Museums), kiu estis fondita en 2016.

Ĝ: Ĉu vi kaj via muzeo iam kunlaboris kun ĉina muzeo?

BT: La Esperantomuzeo kaj mi ankoraŭ ne kunlaboris kun ĉina muzeo, sed eble estos estontece pozitiva kunlaboro.

Ĝ: En la nuna kvaranteno kiel la Esperantomuzeo ludas rolon aŭ faras iujn aktivadojn?

BT: Kvankam la Esperantomuzeo estis fermita por vizitantoj en aprilo kaj majo 2020 pro antaŭzorgo pro la koronviruso, la projektoj normale progresis kaj la virtuala muzeo kaj la diĝitaj dokumentoj estis daŭre libere atingeblaj. La 2-an de junio 2020 denove malfermiĝis la legsalono kaj la 1-an de julio 2020 ankaŭ malfermiĝos la ekspozicio de la Esperantomuzeo en la Palais Mollard. Tiel ĝi fakte permanente ludas tian rolon, kian ĝi havis antaŭ la koronvirusa pandemio.

Esperanto-Muzeo, Palais Mollard

Karaj legantoj! Se vi estonte vizitos Vienon, nepre vizitu la historian kaj enhavoriĉan muzeon! Mi elkore dankas Bernhard Tuider pro lia akcepto de mia intervjuo kaj brila laborado por Esperanto!
Restu sanaj!
Plej amike,

Ĝoja

Rilataj ligiloj:

Esperantomuzeo: https://www.onb.ac.at/eo/museen/esperantomuzeo

Kolekto por Planlingvoj:  https://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj

Diĝitaj dokumentoj: https://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/libroj

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin