Xi atendas pli stabilajn kaj maturajn rilatojn inter Ĉinio kaj EU en postpandemia epoko

(GMT+08:00) 2020-06-23 11:59:13     Redaktoro:祃璟琳

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde renkontiĝis per videoligo kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen.

Xi diris, ke de post la kronvirusa eksplodo, Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) subtenis kaj helpis unu la alian, kaj ke Ĉinio pretas kunigi manojn kun la eŭropa flanko por antaŭenpuŝi pli stabilajn kaj pli maturajn rilatojn en la postpandemia epoko kaj levi la rilatojn al nova alteco.

Xi diris, ke Ĉinio deziras pacon anstataŭ hegemonion, kaj emfazis, ke Ĉinio estas ne nur lando kun longa historio, sed ankaŭ evolua lando plena de viveco. Li diris, "La deirpunkto de ĉiuj niaj politikoj kaj laboroj estas ebligi al la ĉina popolo havi feliĉan vivon. Ni konstante sekvos la vojon de paca disvolvado." Li akcentis, ke Ĉinio prezentas oportunojn, sed ne minacojn. Ĉinio estas partnero, sed ne kontraŭulo de la EU, ĉar Ĉinio plu profundigos reformon kaj vastigos malfermon, kio liveros al Eŭropo novajn ŝancojn de kunlaboro kaj disvolvan spacon.

La du flankoj devas subteni merkatan malfermon unu al la alia, akceli intertraktadon pri la investa interkonsento inter Ĉinio kaj la EU, plifortigi kunlaboron en la verda kaj cifereca kampoj, disvolvi partnerecon pri verda disvolvado, kaj plifortigi triapartian kunlaboron en Afriko.

Xi emfazis, ke kiel ajn ŝanĝiĝos la internacia situacio, Ĉinio persistos pri multflankismo kaj sekvos la koncepton pri tutmonda regado de vasta konsiliĝo, komuna kontribuo kaj kundivido de avantaĝoj.

La du gvidantoj de la EU diris, ke la rilatoj inter la EU kaj Ĉinio estas plenaj de viveco, substrekante, ke nur per kunlaboro la mondo povas trakti tutmondajn defiojn, kaj nur dialogo kaj konsiliĝo povas solvi konfliktojn kaj forigi regionan nestabilecon, ĉar la mondo multe alfrontas grandan necertecon. Ili diris, ke la EU volas konduki strategian dialogon kun Ĉinio por vastigi konsenton en sincera maniero. Ili ankaŭ esprimis volon labori kun Ĉinio por venki la influon de la pandemio kiel eble plej rapide kaj antaŭenpuŝi la mondan ekonomian renormaliĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin