Ĉina ĉefministro vokas Ĉinion kaj EU vastigi malfermon por reciprokaj profitoj

(GMT+08:00) 2020-06-23 12:00:53     Redaktoro:祃璟琳

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde vokis Ĉinion kaj la Eŭropan Union (EU) vastigi duflankan malfermon kaj plifortigi praktikan kunlaboron por pli bone realigi reciprokajn profitojn kaj gajnojn.

La promeso estis farita lunde, kiam ĉina ĉefministro Li Keqiang okazigis la 22an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj la EU kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen per videoligo.

Li diris, ke de post la starigo de diplomatiaj rilatoj, ĉina-eŭropuniaj rilatoj estis ĝenerale difinitaj per kunlaboro, kio plibonigis bonfarton de ambaŭ popoloj kaj alportis stabilecon al la mondo. Ĉinio ĉiam subtenis la procezon de eŭropa integriĝo, kaj ĝojas vidi, ke la EU konservos unuecon kaj prosperon. Li alvokis al la du flankoj rigardi siajn rilatojn de longtempa perspektivo kaj kun pli vasta vizio, kaj konsideri unu la alian kiel ampleksajn strategiajn partnerojn.

Dum la kunveno Li diris, ke Ĉinio kaj la EU, ambaŭ kiel gravaj tutmondaj ekonomioj, devas plifortigi makroekonomian politikan kunordigon, konservi la stabilecon de la industriaj kaj provizaj ĉenoj kaj injekti impeton al monda ekonomia renormaliĝo fronte al la influo de kronvirusa epidemio.

Li diris, ke Ĉinio kaj la EU subtenas la multflankan kaj liberan komercon, kaj Ĉinio volas daŭrigi komunikadon kun la EU pri demandoj kiel la reformo de la Monda Organizo pri komerco (MOK), kune protekti la regulojn bazitajn sur multflanka komerca sistemo, partopreni konstrueme en la multflanka procezo de la traktado de klimatŝanĝiĝo.

Michel kaj von der Leyen alte taksis la reciprokan subtenon kaj solidarecon en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio inter la EU kaj Ĉinio. Ili diris, ke la volo de kunlaboro inter la EU kaj Ĉinio ne malfortiĝas, kvankam la pandemio influis multajn landojn.

La gvidantoj de la EU laŭdis la aktivan partoprenon de Ĉinio en la internacia kunlaboro pri la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, iniciatita de la EU, kaj diris, ke la EU volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio pri ekonomia renormaliĝo, kune protekti sekurecon de la industriaj kaj provizaj ĉenoj, kaj plu vastigi merkatan malfermon.

Ili ankaŭ vokis ambaŭ flankojn plifortigi konektitecon, intensigi kunlaboron pri kampoj inkluzive de komerco, investo kaj cifereca ekonomio, kaj atingi la Ampleksan Investan Interkonsenton inter la EU kaj Ĉinio en 2020.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin