Xi sendis gratulan leteron al eksterordinara kunveno de dialogo inter politikaj partioj de Ĉinio kaj arabaj ŝtatoj

(GMT+08:00) 2020-06-23 12:02:45     Redaktoro:祃璟琳

Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), lunde sendis gratulan leteron al la Eksterordinara Kunveno de Dialogo inter Politikaj Partioj de Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj, esprimante la pretecon de la KPĈ intensigi strategian komunikadon kun politikaj partioj de arabaj ŝtatoj.

Xi diris, ke Ĉinio kaj arabaj ŝtatoj ĝuas longedaŭran amikecon datiĝantan de la antikveco. Ĉinaj kaj arabaj popoloj, iamaj proksimaj kunuloj laŭ la antikva Silka Vojo, klopodas antaŭenpuŝi kunlaboron de la Zono kaj Vojo por realigi sian komunan aspiron al nacia prospero kaj rejuniĝo.

Xi diris en sia letero, ke fronte al la neatendita kronvirusa epidemio, Ĉinio kaj arabaj ŝtatoj helpis unu la alian kaj batalis ŝultro ĉe ŝultro, malfermante novan ĉapitron pri konstruado de komunumo kun komuna estonteco por Ĉinio kaj arabaj ŝtatoj.

Xi diris, ke la Dialogo inter Politikaj Partioj de Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj estas grava platformo por partiaj interŝanĝoj kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj arabaj ŝtatoj. Fronte al la nova situacio kaj novaj defioj post la kronvirusa epidemio, la KPĈ volas labori flanko ĉe flanko kun politikaj partioj de arabaj ŝtatoj por pli bone ludigi la rolon de ĉi tiu platformo per intensigita strategia komunikado kaj dividado de regada sperto kontraŭ la fono de regula epidemia prevento kaj regado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin