Ĉinio plifortigos enlandajn vendojn de eksportaj entreprenoj

(GMT+08:00) 2020-06-23 14:44:08     Redaktoro:祃璟琳

Ĉinio subtenos eksportajn firmaojn en vendado de produktoj en la enlanda merkato, faciligante merkat-aliron, vastigante vendajn kanalojn kaj plifortigante financan helpon por helpi ilin venki malfacilojn kaj stabiligi eksterlandan komercon.

Laŭ gvidlinio publikigita de la Ŝtata Konsilio, ĉi-jare la lando liveros enlandan merkat-aliron al produktoj origine faritaj por eksportado, nur se ili plenumas iujn teknikajn normojn. La registaro ankaŭ simpligos la procedurojn por deviga diplomo de la koncernaj produktoj.

La registaro instigos al firmaoj fari produktojn por eksportado kaj enlandaj vendoj sur la sama produktolinio, laŭ la samaj normoj kaj kun sama kvalito, por redukti produktkostojn kaj faciligi komercan transformiĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin