Xi ordonis daŭrigi klopodojn por batalo kontraŭ drogaĉoj

(GMT+08:00) 2020-06-23 19:45:27     Redaktoro:祃璟琳

Prezidanto Xi Jinping alvokis klopodojn por daŭrigi la tenacan kontraŭdrogaĉan sintenon kaj la batalon de la popolo kontraŭ drogaĉoj kaj akiri novan progreson en la regado de drogaĉoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la gravan instrukcion al konferenco okazita marde por laŭdi organizojn kaj individuojn elstarajn en la kontraŭdrogaĉaj laboroj de la lando.

Xi emfazis, ke drogaĉaj problemoj interplektitaj enlande kaj eksterlande, kaj rilataj krimoj interrete kaj eksterrete, alportas gravajn minacojn al la vivoj kaj sano de la popolo kaj al socia stabileco.

Xi alvokis senĉesajn, rezolutajn kaj ĝisfundajn klopodojn, kaj emfazis la tenacan sintenon kontraŭ drogaĉoj. Li ordonis al partiaj komitatoj kaj registaroj sur diversaj niveloj bonigi la sistemon pri regado de drogaĉoj kaj profundigi internacian kontraŭdrogaĉan kunlaboron por fari pli grandajn kontribuojn al konservo de socia harmonio kaj stabileco kaj protekto de la popolo kaj iliaj vivteno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin