Kunlaboro inter Ĉinio kaj EU malfermas novan situacion dum ŝanĝado

(GMT+08:00) 2020-06-23 20:41:49     Redaktoro:祃璟琳

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde kunprezidis la 22an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj la EU kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen per videoligo. Dum la kunveno ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis per videoligo kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen. Tio estis la unua oficiala renkontiĝo inter gvidantoj de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) kaj ankaŭ la plej altnivela mekanisma kunveno inter la du flankoj de post la kronvirusa eksplodo.

Fronte al la granda ŝanĝiĝo nevidebla en jarcento, Ĉinio kaj la EU prenas la 45an datrevenon de diplomatiaj rilatoj inter la du flankoj kiel novan deirpunkton por malfermi novan situacion por kunlaboro en la postpandemia epoko.

Dum la kronvirusa epidmeio, ambaŭ flankoj rekomendis internacian kunlaboron pri batalo kontraŭ la epidmeio, firme subtenis la Mondan Organizon pri Sano kaj traktis diversajn necertecojn per certeco de kunlaboro. Dum la renkontiĝo kun Michel kaj Von der Leyen, prezidanto Xi diris, ke ĉiuj opinioj kaj kunlaboro de Ĉinio kaj la EU, kiel du gravaj fortoj, grandaj merkatoj kaj ĉefaj civilizacioj, havas tutmondan gravecon.

Dum la kunveno, la du flankoj emfazis triapartian kunlaboron en Afriko. Estas konate, ke Afriko estas tre grava por eŭropaj landoj. Eksa franca prezidento Francois Hollande diris, ke Francio estus triamonda lando sen Afriko. Ĉinio kiel la plej granda komerca partnero de Afriko havas riĉajn spertojn en helpo al afrikaj landoj. Tial plifortigo de triapartia kunlaboro inter Ĉinio kaj la EU en Afriko utilas ne nur al ambaŭ flankoj, sed ankaŭ al ĉiuj afrikaj landoj.

Fronte al la ŝanĝiĝanta ekstera medio, Ĉinio kaj la EU devas senĉese akceli interkomprenon kaj reciprokan fidon, serĉi komunan punkton flanken metante diferencojn, kaj persisti pri la ideo solvi malfacilajn demandojn en disvolvado, malfermi novan situacion dum ŝanĝado kaj antaŭenigi multflankecon en duflankaj rilatoj, aldonante pli aktivajn kaj diversajn enhavojn al la ĉina-eŭropunia partnereco de paco, kresko, reformo kaj civilizacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin