Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj vokis Ĉinion, Rusion kaj Hindion labori kune

(GMT+08:00) 2020-06-24 15:07:06     Redaktoro:祃璟琳

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi marde okazigis videokonferencon kun rusa kaj hinda ministroj pri eksterlandaj aferoj, vokante al la tri landoj sendi pozitivajn signalojn al aliaj landoj de la mondo per komuno batalo kontraŭ la kronvirusa malsano, akcelado de ekonomia disvolviĝo kaj protekto de internacia justeco.

Wang diris, ke la kronvirusa epidemio portas senprecedencajn minacojn al la vivoj kaj sano de popoloj de ĉiuj landoj, la monda ekonomio falis en senprecedencan recesion, kaj internacia stabileco spertas senprecedencajn defiojn. Ĉinio, Rusio kaj Hindio devas sin devontigi al subtenado de la internacia sistemo kun la UN ĉe la kerno kaj la internacia ordo bazita sur internaciaj leĝoj kaj persisto en multflankismo por plifortigi kaj plibonigi tutmondan regadon.

Wang diris, ke la tri landoj devas disvolvi la spiriton de malfermo, unueco, konfido kaj kunlaboro. Ili devas plu konstrui konsenton, plani sian kunlaboron kaj sendi pozitivajn signalojn al la mondo. Li diris, ke Ĉinio, Rusio kaj Hindio estas gravaj landoj, kiuj sekvas strategian sendependecon. Ili devas plene kapti la ĝeneralan situacion de kunlaboro, ke ili estas partneroj kaj liveras oportunojn unu al la alia, kaj preni agojn el la perspektivo helpi la tri landojn realigi disvolviĝon kaj revigliĝon kaj protekti pacon kaj disvolviĝon de la mondo.

Wang aldonis, ke ili ankaŭ devas ĝuste kaj konvene trakti tiklajn faktorojn en la duflankaj rilatoj, kaj konservi la ĝeneralan situacion de siaj rilatoj. Li instigis al la tri flankoj alte teni la flagon de multflankismo, subteni la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN, kaj certigi la aŭtoritaton kaj efikecon de la UN. Li diris, ke ili devas plifortigi komunikadon kaj kunordigon en la kadro de la UN, efektivigi pragmatan kaj efikan kunlaboron, kaj puŝi la UN ludi sian rolon en protekto de monda paco kaj akcelado de komuna disvolviĝo, precipe en solvado de tutmondaj defioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin