Vicĉefministro substrekis pli precizan regadon de epidemio en Pekino

(GMT+08:00) 2020-06-24 15:09:53     Redaktoro:祃璟琳

Ĉina vicĉefministro Sun Chunlan marde emfazis pli fruan kaj pli precizan preventon kaj regadon de kronvirusa epidemio por malebligi disvastiĝon de la epidemio en Pekino.

Sun faris la rimarkojn dum inspektvojaĝo en la urbo, kie ŝi vizitis komunumon, kolektejon de specimenoj kaj hospitalojn, kaj detale informiĝis pri komunuma regado, kuracado de pacientoj, nukleacidaj ekzamenoj kaj aliaj demandoj.

Ŝi diris, ke la kazoj rekte rilataj al la bazaro Xinfadi estis plejparte regitaj, tamen amasaj kazoj en familioj kaj laborejoj, kaj sporadaj kazoj en komunumoj ankoraŭ okazis. Ŝi rimarkigis, ke epidemia regado ne devas esti subtaksita per iuj ajn rimedoj.

Ŝi substrekis klopodojn por plibonigi kaj normigi la procedurojn de kolektado, stokado kaj transportado de specimenoj kaj raportado de rezultoj de nukleacidaj ekzamenoj. Ŝi ankaŭ emfazis plialtigi efikecon kaj vastigi la amplekson de la ekzamenoj, rekomenci normalan produktadon kaj vivon kiel eble plej rapide. Ŝi ankaŭ alvokis pli striktajn preventon kaj regadon en komunumoj kaj ĉe gravaj lokoj, kaj urĝis pluan epidemian enketon pri manĝaĵoj transportitaj per malvarmaj ĉenoj kaj pli da klopodoj por trakti importitajn riskojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin