Leĝdono pri nacia sekureco ebligos al honkongaj loĝantoj profiti de "Unu Lando, Du Sistemoj"

(GMT+08:00) 2020-06-24 19:10:46     Redaktoro:祃璟琳

Ĉinaj oficialuloj diris marde, ke la leĝdono pri protekto de nacia sekureco en la Honkonga Speciala Administraci Regiono (HSAR) ebligos al la granda plimulto de loĝantoj de Honkongo pli bone ĝui la avantaĝojn sub "Unu Lando, Du Sistemoj".

La Komisiono pri Leĝdonaj Aferoj sub la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK), la Oficejo pri Honkongaj kaj Makaaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio kaj la Interliga Oficejo de la Centra Popola Registaro en la HSAR kune okazigis 12 simpoziojn marde por aŭskulti opiniojn de la honkonga socio rilate al la leĝprojekto pri protekto de nacia sekureco en la HSAR.

Oficialuloj diris en la simpozioj, ke la venonta leĝo fokusiĝos al traktado de elstaraj problemoj de la HSAR en protekto de nacia sekureco kaj disponigo de leĝaj garantioj por prevento, malhelpo kaj punado de krimoj inkluzive de secesio, subfosado de ŝtata potenco, terorismaj agadoj kaj koluzio kun eksterlandaj aŭ eksteraj fortoj pri endanĝerigo de nacia sekureco.

Ili diris, ke la leĝdono spegulos la principon de "Unu Lando, Du Sistemoj" kaj prenos en konsideron ne nur la praktikajn bezonojn kaj postulojn pri protekto de nacia sekureco, sed ankaŭ la diferencojn inter la du sistemoj kaj la realan situacion en Honkongo.

Ili aldonis, ke la leĝdono konsideros ne nur sian konsekvencon kun la Konstitucio, la Baza Leĝo kaj naciaj leĝoj pri protekto de nacia sekureco, sed ankaŭ siajn kongruecon kaj komplementecon kun la ekzistanta leĝa sistemo de Honkongo. Ĝi ankaŭ konsideros la karakterizaĵojn de la leĝa sistemo de la ĉeftero kaj la tradiciojn kaj morojn de la ordinara leĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin