Ĉinio aliĝis al venk-taga parado de Rusio por memorfesti venkon de Dua Mondmilito

(GMT+08:00) 2020-06-24 19:47:07     Redaktoro:祃璟琳

Rusio merkrede okazigis sian venk-tagan militan paradon en la Ruĝa Placo de Moskvo por memorfesti la 75an datrevenon de la venko de la eksa Sovetunio en la Dua Mondmilito. La Popola Liberiga Armeo (PLA) de Ĉinio, kaj trupoj el 12 aliaj landoj aliĝis al la parado laŭ invito de la rusa flanko.

Ĉi-jara parado origine planita por la 9a de majo estis prokrastita ĝis la 24a de junio pro la kronvirusa pandemio. Laŭ oficialuloj, la nova dato de la parado estis elektita koincide kun la datreveno de la unua postmilita parado en la Ruĝa Placo, kiu okazis en la 24a de junio 1945.

Entute 13 000 soldatoj el 13 landoj, kaj ankaŭ malnovaj kaj la plej novaj armeaj ekipaĵoj, partoprenis en la defilado por montri la batalan kapablon de Rusio.

La parado prezentis pli ol 200 kompletojn da militaj ekipaĵoj, kaj ankaŭ 75 aviadilojn kaj helikopterojn. Pli ol 20 pecoj da novaj ekipaĵoj, inkluzive de flamĵetiloj Tosochka, tankoj T-90M kaj ter-aeraj misilaj sistemoj Buk-M3, estis montritaj por la unua fojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin