Ĉinio urĝas Hindion efektivigi konsenton por restarigi pacon en landlimaj regionoj

(GMT+08:00) 2020-06-25 14:47:23     Redaktoro:祃璟琳

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris merkrede, ke Ĉinio esperas, ke Hindio strikte observos kaj efektivigos la konsenton atingitan kun Ĉinio, laboros kun Ĉinio kaj prenos efektivajn agojn por restarigi pacon kaj stabilecon en la landlimaj regionoj.

Tiutage parolante en regula gazetara konferenco, Zhao diris, ke lastatempe la okazaĵo en la valo Galwan en la okcidenta sekcio de la ĉina-hinda landlimo ricevis grandan atenton.

Li diris, "Mi jam informiĝis pri la kaŭzoj kaj sekvoj de la tuta okazaĵo en la 19a de junio. La praveco kaj malpraveco de la okazaĵo estas tre klaraj. Ĉinio havas neniun respondecon pri afero."

Unue, estas la hindaj landlimaj trupoj, kiuj transiris la landlinion. La Linio de Efektiva Regado en la okcidenta sekcio de la landlimo estas klara. La valo Galwan kuŝas sur la ĉina flanko de la Linio de Efektiva Regado. La ĉinaj landlimaj trupoj, kiuj delonge patrolis en la regiono, scias tre bone la situacion de administrado kaj regado sur la tero. Ekde aprilo ĉi-jare la hinda flanko konstruis vojojn kaj pontojn ĉe kaj trans la Linio de Efektiva Regdo en la valo Galwan, unuflanke ŝanĝante la staton. Ĉinio multfoje postulis traktadon. En la frua mateno de la 6a de majo, hindaj landlimaj trupoj trapasis la Linion de Efektiva Regado sub la ŝirmo de nokto, eniris la teritorion de Ĉinio kaj intence faris provokojn. La ĉinaj landlimaj trupoj estis devigitaj preni necesajn rimedojn por respondi al la situacio sur la tero kaj plifortigi administradon kaj regadon laŭ la landlimo.

Due, estas la hinda flanko, kiu malobservis duflankan konsenton kaj unua komencis provokojn. Pro la diplomatiaj traktadoj kaj milita premo de Ĉinio, Hindio origine konsentis retiri sian personaron, kiu transiris la Linion de Efektiva Regado kaj malmuntis la instalaĵojn, kiujn ĝi konstruis trans la linio, laŭ la postulo de Ĉinio. En la unua komandornivela intertraktado en la 6a de junio, la hinda flanko promesis, ke ĝi ne transiros la estuaron de la rivero Galwan por patrolado kaj konstruado de instalaĵoj. La du flankoj konsentis ankaŭ konstrui observajn postenojn ambaŭflanke de la estuaro de la rivero Galwan. Tamen la hinda flanko poste rezignis la konsenton, senhonte postulis, ke Ĉinio malmuntu sian observan postenon, kaj refoje transiris la linion por provoko, kio estigis la konflikton.

Trie, Hindio malobservis internaciajn regulojn kaj unua atakis Ĉinion. En la nokto de la 15a de junio, hindaj frontliniaj trupoj malobservis la konsenton de la komandornivela intertraktado, refoje transiris la Linion de Efektiva Regado kaj malkonstruis la tendojn konstruitajn de la ĉina flanko. Kiam oficiroj kaj soldatoj de la ĉina armeo postulis intertraktadon laŭ kutimaj praktikoj pri traktado de landlimaj demandoj, la hindaj trupoj atakis ilin subite kaj perforte, kio kaŭzis furiozajn fizikajn konfliktojn kun mortoj kaj vundiĝoj. La aventuraj agoj de la hinda armeo serioze malobeis la interkonsentojn atingitajn inter la du landoj pri la landlima demando kaj malobservis la bazajn normojn pri internaciaj rilatoj.

De la 22a ĝis la 23a de junio, la du flankoj okazigis la duan komandornivelan intertraktadon kaj konsentis kune preni necesajn rimedojn por mildigo, paco kaj trankvilo en la landlimaj regionoj.

Zhao aldonis, "Ni esperas, ke Hindio strikte observos kaj efektivigos la menciitan konsenton, labori kun Ĉinio kaj preni efektivajn agojn por restarigi pacon kaj stabilecon en la landlimaj regionoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin