Ĉinio publikigis novajn negativajn listojn pri alilanda investo

(GMT+08:00) 2020-06-25 14:47:58     Redaktoro:祃璟琳

Ĉinio publikigis novajn, mallongigitajn negativajn listojn pri alilanda investo, kio estas parto de klopodoj de la lando por plu malfermi la ekonomion kaj plibonigi ĝian komercan medion meze de la kronvirusa epidemio.

Laŭ deklaro kune publikigita marde de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo kaj la Ministerio de Komerco, la nombro de sektoroj limigitaj al alilandaj investantoj estos reduktitaj al 33 en la nova negativa listo de la 40 en la versio de 2019.

Ĉinio publikigis ankaŭ sian negativan liston de 2020 pri alilanda investo en provaj liberkomercaj zonoj, reduktante la nombron de malpermesitaj industrioj ĝis 30 de 37. La du novaj negativaj listoj estas validaj ekde la 23a de julio.

Laŭ la novaj listoj, la plafono de alilanda posedo pri valorpaperoj, fondusa administrado, limtempa nogeco, vivasekuraj kompanioj, kaj kompanioj de komercaj veturiloj estos nuligita. Posedo de eksterlandaj investantoj en reproduktado de tritiko kaj semoproduktado povas altiĝi 66 procentojn.

Alilandaj investantoj rajtos investi en sektoroj inkluzive de pretigitaj tranĉaĵoj de tradicia ĉina medicino, fandado kaj prilaborado de radioaktivaj mineraloj kaj produktado de nuklea fuelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin