Novaĵoj (Junio 25)

(GMT+08:00) 2020-06-25 16:15:16     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 25a de junio, ĵaŭde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio urĝas Hindion efektivigi konsenton por restarigi pacon en landlimaj regionoj; Ĉinio plu reduktos ŝarĝon sur merkataj entoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris merkrede, ke Ĉinio esperas, ke Hindio strikte observos kaj efektivigos la konsenton atingitan kun Ĉinio, laboros kun Ĉinio kaj prenos efektivajn agojn por restarigi pacon kaj stabilecon en la landlimaj regionoj.

Tiutage parolante en regula gazetara konferenco, Zhao diris, ke lastatempe la okazaĵo en la valo Galwan en la okcidenta sekcio de la ĉina-hinda landlimo ricevis grandan atenton.

Li diris, "Mi jam informiĝis pri la kaŭzoj kaj sekvoj de la tuta okazaĵo en la 19a de junio. La praveco kaj malpraveco de la okazaĵo estas tre klaraj. Ĉinio havas neniun respondecon pri afero."

Unue, estas la hindaj landlimaj trupoj, kiuj transiris la landlinion. La Linio de Efektiva Regado en la okcidenta sekcio de la landlimo estas klara. La valo Galwan kuŝas sur la ĉina flanko de la Linio de Efektiva Regado. La ĉinaj landlimaj trupoj, kiuj delonge patrolis en la regiono, scias tre bone la situacion de administrado kaj regado sur la tero. Ekde aprilo ĉi-jare la hinda flanko konstruis vojojn kaj pontojn ĉe kaj trans la Linio de Efektiva Regdo en la valo Galwan, unuflanke ŝanĝante la staton. Ĉinio multfoje postulis traktadon. En la frua mateno de la 6a de majo, hindaj landlimaj trupoj trapasis la Linion de Efektiva Regado sub la ŝirmo de nokto, eniris la teritorion de Ĉinio kaj intence faris provokojn. La ĉinaj landlimaj trupoj estis devigitaj preni necesajn rimedojn por respondi al la situacio sur la tero kaj plifortigi administradon kaj regadon laŭ la landlimo.

Due, estas la hinda flanko, kiu malobservis duflankan konsenton kaj unua komencis provokojn. Pro la diplomatiaj traktadoj kaj milita premo de Ĉinio, Hindio origine konsentis retiri sian personaron, kiu transiris la Linion de Efektiva Regado kaj malmuntis la instalaĵojn, kiujn ĝi konstruis trans la linio, laŭ la postulo de Ĉinio. En la unua komandornivela intertraktado en la 6a de junio, la hinda flanko promesis, ke ĝi ne transiros la estuaron de la rivero Galwan por patrolado kaj konstruado de instalaĵoj. La du flankoj konsentis ankaŭ konstrui observajn postenojn ambaŭflanke de la estuaro de la rivero Galwan. Tamen la hinda flanko poste rezignis la konsenton, senhonte postulis, ke Ĉinio malmuntu sian observan postenon, kaj refoje transiris la linion por provoko, kio estigis la konflikton.

Trie, Hindio malobservis internaciajn regulojn kaj unua atakis Ĉinion. En la nokto de la 15a de junio, hindaj frontliniaj trupoj malobservis la konsenton de la komandornivela intertraktado, refoje transiris la Linion de Efektiva Regado kaj malkonstruis la tendojn konstruitajn de la ĉina flanko. Kiam oficiroj kaj soldatoj de la ĉina armeo postulis intertraktadon laŭ kutimaj praktikoj pri traktado de landlimaj demandoj, la hindaj trupoj atakis ilin subite kaj perforte, kio kaŭzis furiozajn fizikajn konfliktojn kun mortoj kaj vundiĝoj. La aventuraj agoj de la hinda armeo serioze malobeis la interkonsentojn atingitajn inter la du landoj pri la landlima demando kaj malobservis la bazajn normojn pri internaciaj rilatoj.

De la 22a ĝis la 23a de junio, la du flankoj okazigis la duan komandornivelan intertraktadon kaj konsentis kune preni necesajn rimedojn por mildigo, paco kaj trankvilo en la landlimaj regionoj. Zhao aldonis, "Ni esperas, ke Hindio strikte observos kaj efektivigos la menciitan konsenton, labori kun Ĉinio kaj preni efektivajn agojn por restarigi pacon kaj stabilecon en la landlimaj regionoj."

Ĉinio plu reduktos la tempon bezonatan por komenci kompanion, kaj revizios la kotizojn ricevitajn de industriaj kordoj por plu redukti la ŝarĝon sur merkataj entoj kaj akceli ilian viglecon.

Ĉinio celas mallongigi la tempon bezonatan por establi kompanion, de ne pli ol kvin labortagoj nun ĝis ne pli ol kvar labortagoj aŭ eĉ malpli, laŭ administra kunveno de la Ŝtata Konsilio, prezidita de ĉefministro Li Keqiang merkrede.

La proceduroj por starigo de entrepreno estos optimumigitaj. Unuigita interreta platformo por aliro al ĉi tiuj servoj estos starigita en ĉiuj provincaj regionoj antaŭ la fino de ĉi tiu jaro. Rilataj dokumentoj, se aprobitaj, povas esti kolektitaj en unu loko.

Ĉina ambasadoro al Britio Liu Xiaoming diris, ke prospera kaj stabila Honkongo konformas al la interesoj de Ĉinio kaj Britio ambaŭ.

"La leĝdono pri nacia sekureco estas necesa por la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR), hejmo de pli ol 300 000 britaj civitanoj kaj pli ol 700 britaj firmaoj, Liu diris marde en la interreta simpozio de la Tutpartia Parlamenta Ĉina Grupo de la Brita Parlamento.

Li diris, ke en la pasintaj 23 jaroj de la reveno de Honkongo al la patrujo, "Unu Lando, Du Sistemoj" akiris grandegan sukceson en la HSAR. Li aldonis, ke tamen ĉi tiu granda urbo estis sendefenda en la kampo de nacia sekureco. Tio estas kaŭzita de severa distordo kaj demonigo de Artikolo 23 de la Baza Leĝo, kiu kondiĉas la leĝdonon pri nacia sekureco por la HSAR.

Laŭ Liu, manko de tia leĝo estas risko por la HSAR kaj truo de la nacia sekureco de Ĉinio. Li diris, ke ekde la tumultado pro la proponita amendo de leĝo en 2019, kontraŭĉinaj elementoj, kiuj celas disturbi Honkongon, kriegis por "honkonga sendependeco" kaj "memdecido".

Liu diris, "Ili okupiĝis pri separismaj agadoj, kiuj minacas nacian unuecon kaj kreis teruron en la urbo per perforto, inkluzive de batado, frakaso, rabado kaj fajrigo. Tiuj agadoj grave damaĝis la socian stabilecon, ekonomian prosperon kaj publikan sekurecon en Honkongo, faligante la regionon en la plej gravan situacion de post ĝia reveno al la patrujo.

Liu diris ankaŭ, ke kiel en ĉiuj landoj, gardi nacian sekurecon estas la ĉefa respondeco de la centra registaro kaj estas en la amplekso de la povo de la centra registaro. Li rimarkigis, ke en Britio, la centra registaro kaj la parlamento respondecas pri aferoj rilataj al nacia sekureco en Anglio, Skotlando, Nord-Irlando kaj Kimrio. Tial estas en la povo de la Nacia Popola Kongreso ŝtopi la breĉon, kiu endanĝerigas nacian sekurecon en Honkongo per leĝdono laŭ la konstitucio kaj la Baza Leĝo. Liu akcentis, ke tio estas tute racia, laŭleĝa kaj farenda afero.

Ĉinio publikigis novajn, mallongigitajn negativajn listojn pri alilanda investo, kio estas parto de klopodoj de la lando por plu malfermi la ekonomion kaj plibonigi ĝian komercan medion meze de la kronvirusa epidemio.

Laŭ deklaro kune publikigita marde de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo kaj la Ministerio de Komerco, la nombro de sektoroj limigitaj al alilandaj investantoj estos reduktitaj al 33 en la nova negativa listo de la 40 en la versio de 2019.

Ĉinio publikigis ankaŭ sian negativan liston de 2020 pri alilanda investo en provaj liberkomercaj zonoj, reduktante la nombron de malpermesitaj industrioj ĝis 30 de 37. La du novaj negativaj listoj estas validaj ekde la 23a de julio.

Laŭ la novaj listoj, la plafono de alilanda posedo pri valorpaperoj, fondusa administrado, limtempa negoco, vivasekuraj kompanioj, kaj kompanioj de komercaj veturiloj estos nuligita. Posedo de eksterlandaj investantoj en reproduktado de tritiko kaj semoproduktado povas altiĝi 66 procentojn.

Alilandaj investantoj rajtos investi en sektoroj inkluzive de pretigitaj tranĉaĵoj de tradicia ĉina medicino, fandado kaj prilaborado de radioaktivaj mineraloj kaj produktado de nuklea fuelo.

Forumo memorfestanta la 75an datrevenon de la subskribo de la Ĉarto de la UN okazis merkrede en Pekino per videoligo, emfazante la gravecon de multflankismo kontraŭ la fono de la kronvirusa pandemio.

Fakuloj kaj reprezentantoj de multaj internaciaj organizoj kolektiĝis interrete kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri plifortigo de multflankismo por kolektive atingi la daŭripovajn disvolvajn celojn.

Partoprenantoj de la forumo ankaŭ kunigis sian saĝecon pri vastaj temoj, ekzemple pri plifortigo de kunordigo en la kadro de la UN kaj traktado de la defioj de tutmonda regado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin