Unua interreta Kontona Foiro fermiĝis, akcelante mondan komercon

(GMT+08:00) 2020-06-25 21:03:28     Redaktoro:祃璟琳

La 127a Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro, aŭ Kantona Foiro, finiĝis en la interreto merkrede en la ĉina suda provinco Guangdong.

Kiel ĉefa tutmonda komerca okazaĵo ĝis nun ĉi-jare, la 10-taga foiro, konsiderata kiel grava barometro de la eksterlanda komerco de Ĉinio, estis okazigita interrete la unuan fojon en Kantono, ĉefurbo de Guangdong, pro la kronvirusa epidemio. Ĝi tiris preskaŭ 26 000 enlandajn kaj alilandajn entreprenojn, kun 1,8 milionoj da produktoj eksponitaj

La grava pionira okazaĵo montris la rezolutecon de Ĉinio plu vastigi malfermon kaj kune certigi sekurecon de internaciaj industriaj kaj provizaj ĉenoj. Ĝi ankaŭ esploris novan vojon en internacia komerca disvolviĝo kaj antaŭenigis kungajnan kunlaboron.

Malgraŭ la virtualeco, la plej malnova kaj plej granda foiro de la lando ankoraŭ alportis grandan nombron da mendoj al enlandaj ekspoziciantoj, ĉar alilandaj aĉetantoj restas optimismaj pri "Fabrikita de Ĉinio".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin