Interreta ĈIEFK montras pozitivajn signalojn pri grandigo de malfermo de Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-06-25 21:14:02     Redaktoro:祃璟琳

Merkrede, sukcese fermiĝis 127a Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro en Kantono (ĈIEFK). Preskaŭ 26 000 enlandaj kaj eksterlandaj kompanioj partoprenis en la ekspozicio, eksterlandaj aĉetantoj el 217 landoj kaj regionoj registritaj por intertraktado, ĉirkaŭ 1,8 milionoj da eroj estis enretigitaj interrete, kaj dekoj da miloj da rektelsendoj okazis samtempe. Tio estas la unua fojo en la pasintaj 60 jaroj, ke la Foiro okazis interrete pro la epidemio de COVID-19. La sukcesa okazo montras pozitivan signalon, kaj prezentas la respondecon de Ĉinio pro pena konservo de sekureco de tutmonda komerca kaj livera ĉenoj.

 

Kiel la plej longtempa kaj plej grandampleksa internacia komerca Foiro de Ĉinio, ĈIEFK estas konata kiel la "barometro" kaj "ventotubo" de la ekstera komerco de Ĉinio, kaj estas grava simbolo de la malfermo de Ĉinio. Influite de la epidemio de COVID-19, en aprilo Ĉinio decidis okazigi la Foiron en interreto por kontentigi kaj la bezonojn de eksterlandaj aĉetantoj, kaj eniron de eksterlandaj kompanioj en la ĉinan merkaton.

Oni rimarkis, ke Internacia Mona Fonduso denove malpligrandigis la antaŭvidon de ĉi-jara monda ekonomia kresko al -4,9%, kio estas preskaŭ je du procentpunktoj malpli alta ol la en aprilo. Tio indikas, ke la tutmonda ekonomio grande malfortiĝos. Sub tia nebulo, la tutmonda ekonomio bezonas pli multe da motivo pri revigliĝo. Kaj la senĉese malfermanta Ĉinio nun pene laboras pri tio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin