Irano kondamnas sankciojn de Usono kontraŭ kapitanojn de 5 petrolŝipoj

(GMT+08:00) 2020-06-26 14:46:48     Redaktoro:祃璟琳

La irana duonoficiala novaĵ-agentejo Fars raportis, ke la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde kondamnis novajn usonajn sankciojn kontraŭ kapitanoj de kvin iranaj petrolŝipoj, kiuj portis fuelon al Venezuelo lastatempe.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Abbas Mousavi diris, ke tiaj embargoj pruvas la "malsukceson" de la "maksimuma premada kampanjo" de la usona registaro kontraŭ la islama respubliko.

Usono merkrede komencis sankciojn kontraŭ kvin iranaj ŝipoj, kiuj liveris petrolon al Venezuelo. Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris merkrede, ke pro la sankcioj, aktivoj de ĉi tiuj kapitanoj estos frostigitaj, kaj iliaj karieroj kaj perspektivoj suferos de la decido. Li avertis ĉiujn maristojn ne komerci kun la registaro de venezuela prezidento Nicolas Maduro.

Mousavi priskribis la efektivigon de la sankcioj kiel alian "senesperan" agadon de Usono kontraŭ iranaj individuoj, kaj signon de la "mizera fiasko" de la premada politiko de la registaro de Trump.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin