Ĉina registaro helpas al universitataj diplomitoj trovi laborojn interrete

(GMT+08:00) 2020-06-26 14:47:19     Redaktoro:祃璟琳

Interreta varb-serva platformo, sponsorita de registaro liveris pli ol 13 milionojn da laborpostenoj al ĉinaj universitataj diplomitoj de post sia malfermo en marto.

La platformo "24365" estis kunsponsorita de la Ministerio de Edukado kaj multaj varbaj platformoj por helpi diplomitojn trovi laborojn meze de la kronvirusa epidemio. Entute 29 specialaj interretaj laborfoiroj estis aranĝitaj sur la platformo, proponante preskaŭ 5 milionojn da laborpostenoj en kampoj inkluzive de strategiaj emerĝantaj industrioj kaj sanzorgo.

Enketo de la Ministerio de Edukado, kiu kolektis milionon kaj 50 milojn da dungitaj diplomitoj, montris, ke 24% de ili akiris laborinformojn per la platformo. La platformo ricevis ĉirkaŭ 30 milionojn da laborpetoj de diplomitoj. Laŭ donitajoj de la ministerio, la nombro de universitataj diplomitoj ĉi-jare eble atingos 8,74 milionojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin