Ĉina kaj nederlanda gvidantoj interŝanĝis gratulojn pri naskiĝo de pandido

(GMT+08:00) 2020-06-26 14:50:46     Redaktoro:祃璟琳

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan lastatempe interŝanĝis gratulajn mesaĝojn kun la nederlanda reĝo Willem-Alexander kaj la reĝino Maxima pri la naskiĝo de ido de granda pando en la eŭropa lando.

Xi kaj Peng diris en sia letero, ke la pandido, maje naskita de giganta pando Wu Wen en la Nederlanda Zoologia Ĝardeno, estas kaŭzo por festado. Ili diris, ke la pandido estas belega frukto de ĉina-nederlanda amikeco kaj grava atingo en dulanda kunlaboro en konservo de biodiverseco.

Samtempe ili rimarkigis, ke de post la eksplodo de la kronvirusa epidemio, la registaroj kaj popoloj de la du landoj etendis la manon de helpo unu al la alia kaj verkis belan rakonton pri amikeco, kiu prezentas ilian amikecon de kundivido de ĝojo kaj malĝjo kaj reciproka helpo

Ili aldonis, ke Ĉinio donas grandan gravecon al la disvolviĝo de la duflankaj rilatoj, kaj estas preta labori kun Nederlando por turni defiojn en oportunojn, antaŭenigi epidemian regadon kaj duflankajn interŝanĝojn en kunordigita maniero kaj levi duflankajn rilatojn al nova nivelo.

La gereĝoj diris, ke ili estis ege ravitaj kaj kuraĝigitaj de la naskiĝo de la pandido. Ili aldonis, ke la nova vivo estas ne nur simbolo de la fruktodonaj rilatoj inter la du landoj, sed ankaŭ kontribuo al la protekto de la monda biodiverseco.

Ili diris, ke la nederlanda flanko donas grandan gravecon al multflanka kunlaboro kontraŭ la kronvirusa epidemio, kaj ke nur kun solidareco kaj kunlaboro diversaj landoj de la mondo povas venki la mondan krizon.

Ili diris ankaŭ, ke la nederlanda-ĉinaj rilatoj ĝuas solidan fundamenton, kaj la nederlanda flanko volas daŭrigi kunlaboron kun Ĉinio por trakti la influon de la pandemio kaj renormaligi duflankajn interŝanĝojn kiel eble plej baldaŭ.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin