PLA medical experts honored with Lao army friendship crosses

(GMT+08:00) 2020-06-26 15:41:51     Redaktoro:祃璟琳

Medicinaj fakuloj de PLA honoritaj per amikecaj krucoj de laosa armeo

The Lao Ministry of Defence has awarded Lao People's Army friendship crosses to members of the Chinese army medical expert team which has been assisting Laos in battling the COVID-19 pandemic in the past two months.

La laosa Ministerio pri Defendo aljuĝis la amikecajn krucojn de la Laosa Popola Armeo al membroj de medicina teamo de la ĉina armeo, kiu helpis al Laoso batali kontraŭ la kronvirusa pandemio en la pasintaj du monatoj.

Ti Xinyu, leader of the People's Libration Army (PLA) medical expert team, said at the cross-conferring ceremony on Wednesday that in the past two months, his team has fully shared China's anti-epidemic experiences with the Lao side, carried out cooperation with the Lao army over virus testing and confirmation, environmental disinfection and infection control, epidemiological investigation and personnel protection, and diagnosis and treatment training.

Ti Xinyu, estro de la medicina teamo de la Popola Liberiga Armeo (PLA), diris en la medal-atribua ceremonio merkrede, ke en la pasintaj du monatoj, lia teamo plene dividis la kontraŭepidemiajn spertojn de Ĉinio kun la laosa flanko, kunlaboris kun la laosa armeo pri ekzameno kaj konfirmo de viruso, media malinfektado kaj regado de infekto, epidemiologia enketo kaj protekto de homoj, kaj trejnado pri diagnozo kaj kuracado.

The joint efforts have comprehensively improved the epidemic prevention and control capabilities of the Lao army, and contributed to consolidating and developing the friendly relations between the two armies and to building a community with a shared future between the two countries, said Ti.

Ti diris, ke la komunaj klopodoj komplete altigis la kapablon de la laosa armeo en la epidemiaj prevento kaj regado kaj kontribuis al firmigo kaj disvolvado de la amikaj rilatoj inter la du armeoj kaj al konstruado de komunumo kun komuna estonteco inter la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin