Epidemia influo graviĝis pro senracieco de politikistoj en Usono

(GMT+08:00) 2020-06-26 19:50:37     Redaktoro:祃璟琳

Malgraŭ tio, ke la artifiko ĵeti respondecon sur alian jam estis malkaŝita de la mondo, usonaj politikistoj ankoraŭ uzis ĝin finfine. Usona gvidanto uzis la vorton "Kungfu-gripo" kun diskriminacio en sia parolado en elektado, estro de oficejo pri politiko de komerco kaj fabrikado de la Blanka Domo Navarro frazumis, ke la nova kronviruso estas "ĉina produkto", kaj la Blanka Domo taksos la erarojn de la usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj, usonaj politikistoj denove komencis ĵeti respendecon sur alian. Tamen, fronte al la ĉiam pli grava influo de la epidemio, ili ne povas transigi sian la respondecon ĉi-foje. Kiam la usonaj politiistoj povas reveni al racieco?

La ĵurnalo The Washington Post multfoje publikigis artikolojn, kritikante, ke la usona registaro altigi transigon de respondeco al nova alteco. Tamen, la malantaŭa kialo estas kiel la artikolo diris, ke politikistoj petis subtenon kun larmoj por elektado. Ili volas daŭre doni ordonojn en la Blanka Domo, sed la subtena indico plu falas. Do transigi respondecon fariĝis la fina panika artifiko.

Tamen, tiu artifiko ne povas kovri la malfortecon de Usono kontraŭ la epidemio kaj transigi la respondecon pri ekonomia recesio. Usonaj politikistoj ne konsideris la oponon de medicinaj specialistoj kaj permesis rekomenci laboron tro frue, kaŭzante, ke la konfirmitaj kazoj de la novkronvirusa malson draste pliiĝis en Florido, Teksaso kaj Arizono. Pro tio, ŝtatestro de Teksaso Greg Abbott urĝe haltigis la remalfermon de la ŝtato. Direktoro de la usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj Robert Redfield ĵaŭde antaŭdiris, ke la reala nombro de konfirmitaj kazoj eble estas 10-oble pli granda ol nunaj 25 milionoj.

Bedaŭrinde, usonaj politikistoj ne havis intencon korekti erarojn, anstataŭe, ili pliforte transigis respondecon por protekti siajn politikajn profitojn. En aprilo, usona polikita novaĵ-retejo Politico publikigis dokumenton por instrui ilin kiel ĵetis ĉiujn respondecojn sur Ĉinion. Retanoj ŝerce nomis la dokumenton la "mensoga ruĝlibro" kaj la "gvido pri transigo de respondeco". La usona novaĵ-agentjo Bloomberg News diris en artikolo, ke post kritiko, usona gvidanto ĉesis uzi la vorton "ĉina viruso" kaj "Kunfu-gripo" ĝis la lasta tempo, "ĉar li provis atribui la epidemion al ĉina registaro", diris la artikolo.

Bedaŭrinde, lerta transigo de respondeco ne povas helpi al usonaj politikistoj solvi la problemo de epidemio. Nun, la elektoj por la usona registaro estas tre klara. Nur trankvila kaj pozitiva preventado kaj regado bazitaj sur scienco povas solvi la problemo. La artikolo de The New York Times diris, "nun estas la tempo por usona registaro serioze trakti ĉi tiun krizon".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin