ASOAL komencis pintkunvenon per videokonferenco

(GMT+08:00) 2020-06-27 14:56:55     Redaktoro:祃璟琳

La Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) vendrede malfermis sian 36an pintkunvenon prezidatan de Vjetnamio per videokonferenco, fokusiĝante al la respondo kontraŭ la kronvirusa epidemio, postpandemia renormaliĝo kaj plua kunlaboro kun partneroj.

Dum sia parolado en la malferma ceremonio de la pintkunveno okazigita en Hanojo vendrede matene, vjetnama ĉefministro Nguyen Xuan Phuc diris, ke li atendas, ke la 36a Pintkunveno de la ASOAL estu okazo por "reeaserti fortan solidarecon, politikan volon kaj decidon de membroj de la asocio por venki malfacilojn kaj firme antaŭeniri".

Phuc diris, ke la ASOAL bezonas plu efike regi la kronvirusan pandemion kaj venki ĝiajn sekvojn dum renormaligo kaj konservado de ekonomia disvolviĝo, kaj alvokis daŭrajn klopodojn por plenumi la celojn de kunlaboro kaj integriĝo en 2020.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin