Ĉinio firme oponas usonan vizan restrikton cele al Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-06-27 16:35:38     Redaktoro:祃璟琳

Proparolanto de la ĉina ambasadorejo faris deklaron, dirante, ke Ĉinio firme oponas la usonan malĝustan decidon fari vizan restrikton cele al ĉinaj oficialuloj, kiuj rilatas al honkongaj aferoj.

La deklaro diras, ke Honkongo estas de Ĉinio, kaj honkongaj aferoj estas la internaj aferoj de Ĉinio, kiuj permesas neniun eksteran interferon. Leĝdono pri nacia sekureco estas povo kaj obligacio de la centra registaro, kaj ankaŭ internacia praktiko, kaj la nacia sekureca leĝo pri Honkongo celas tre mallarĝan kategorion de agoj, kiuj serioze endanĝerigas la nacian sekurecon. La leĝaro plibonigos la leĝan sistemon de Honkongo, alportos pli da stabileco al Honkongo kaj kontribuos al la praktikado de "Unu Lando, Du Sistemoj" kaj la longtempa prospero kaj stabileco de Honkongo.

La deklaro diras ankaŭ, ke Ĉinio urĝis la usonan flankon tuj korekti siajn erarojn, retiri la decidojn kaj ĉesigi sian intervenon en la ĉinajn internajn aferojn. La ĉina flanko daŭre agos por protekti la interesojn de nacia suvereneco, sekureco kaj disvolviĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin