Protektado de leĝo pri nacia sekureco fare Honkongo ebligas al "unu lando kaj du sistemoj" havi pli grandan evoluspacon

(GMT+08:00) 2020-06-27 16:36:12     Redaktoro:祃璟琳

La 26an de junio, kiam Nie Dequan, estro de la Honkonga Buroo pri Ŝtatoficistoj, akceptis intervjuon de CCTV-raportisto, li diris, ke la starigo de leĝo pri nacia sekureco por Honkongo fare de la ŝtato estas prizorgo al Honkongo. Ke Honkongo protektas la leĝon pri nacia sekureco, tio havas gravan signifon por teni Honkongon longtempe prospera kaj stabila kaj ebligi al "unu lando kaj du sistemoj" havi pli grandan evoluspacon.

Nie diris, ke en la pasinta jaro ekde la kompletigo de regularo estis iuj ekstremuloj, kiuj agis por "sendependiĝo de Honkongo", impetis kontraŭ instancoj de la centra registaro en Honkongo, faris perfortaĵojn, kaj serioze detruis la leĝan ordon de la honkonga socio. En tiuj eventoj ankaŭ iuj oficistoj okazigis manifestaciojn kontraŭ la kompletigo de regularo, kaj tio kaŭzis seriozajn rezultojn.

Nie daŭrigis, ke tiaj cirkonstancoj vere estas seriozaj. La honkongaj oficistoj devas esti lojalaj en sia devo kaj respondecaj al la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono. Tial, la celo de tio, ke la ŝtato starigas leĝon pri nacia sekureco, estas ŝtopi la truon de leĝo. Tio estas tre grava por teni Honkongon longtempe prospera kaj stabila kaj efektivigi la politikon de "unu lando kaj du sistemoj".

Nie emfazis, ke la leĝo pri nacia sekureco stariĝas por pribati tiujn, kiuj minacas la nacian sekureco, dum ĝi protektas la rajtojn kaj liberecon de la plejparto de la honkongaj civitanoj.

En la sama tago ankaŭ Zeng Guowei, estro de la Honkonga Buroo pri Konstituciaj kaj Enlandaj Aferoj, akceptis intervjuon de CCTV-raportisto. Li diris: "Ni vere aspiras pri leĝo pri nacia sekureco; kaj nun estas bona solvo, kiu povas protekti la sekurecon de la ŝtato kaj ankaŭ de Honkongo." Kaj li aldonis: "Mi sentas, ke la honkonga socio estos pli stabila, la popola vivo pli bela. Pri tio mi kredas plene."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin