Xi Jinping adresis gratulmesaĝon al kiribata prezidento

(GMT+08:00) 2020-06-28 16:07:18     Redaktoro:祃璟琳

La 26an de junio la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping adresis mesaĝon al Taneti Maamau, gratulante al li reelektiĝi kiel kiribata prezidento.

En la mesaĝo Xi diras, ke ekde septembro de 2019, kiam renormaliĝis la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kiribato, la dulanda rilateco disvolviĝas rapide, kaj la interŝanĝo kaj kunlaboro en diversaj kampoj estas abundaj. Januare de ĉi jaro prezidento Taneti Maamau faris sukcesan viziton al Ĉinio, kaj ilia renkontiĝo pleniĝis je fruktoj. En la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio Ĉinio kaj Kiribato helpis kaj subtenis unu la alian, kaj tio refoje montras la amikecon inter la du landoj. Prezidanto Xi donas grandan atenton al la disvolviĝo de la ĉina-kiribataj rilatoj kaj volas kune kun prezidento Taneti Maamau klopodi, por ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Kiribato senĉese paŝu sur novan ŝtupon kaj por ke pli feliĉu la du landoj kaj la dulandaj popoloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin