En usona Teksaso unutage aperis pli ol 5 000 novaj konfirmitaj kazoj de COVID-19

(GMT+08:00) 2020-06-28 16:07:41     Redaktoro:祃璟琳

La 27an de junio, laŭ la reta donitaĵo de la teksasa prisana servo, raportiĝis 5 747 novaj konfirmitaj kazoj de COVID-19, kaj la sumiĝis 143 371 kazoj kun 2 366 mortoj.

La 25an de junio en Teksaso raportiĝis 5 996 kazoj, kaj tio estis rekordo pri kresko de kazoj en unu tago. Laŭ la donitaĵo, en Teksaso pli ol 1,9 milionoj da homoj akceptis teston pri viruso.

En la 27a de junio Jay Inslee, estro de la subŝtato Vaŝingtono, publikigis deklaron, asertante, ke maltrankviliĝante pri la konstanta kresko de kazoj kaj pri la daŭra propagiĝo de COVID-19, la registaro de Vaŝingtono decidis provizore haltigi la kvarafazan planon malfermi la subŝtaton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin