Xi emfazas "unuaecon de popolo" en batalo kontraŭ inundoj kaj geologiaj katastrofoj

(GMT+08:00) 2020-06-29 14:27:43     Redaktoro:Xiao
Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis ĉiajn klopodojn en la prevento, savado kaj helpa laboro rilataj al inundoj kaj geologiaj katastrofoj, kaj preni certigon de la vivoj kaj sekureco de la popolo kiel la ĉefan prioritaton.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en instrukcio, kiam la lando eniris sian pluvsezonon.

Pli multaj pluvegoj estis raportitaj ekde junio en multaj partoj de suda Ĉinio, estigante inundojn kaj geologiajn katastrofojn. Xi laŭdis la klopodojn faritajn de lokaj registaroj, dirante, ke pozitivaj rezultoj estis atingitaj en laboroj de prevento kaj savado kontraŭ inundoj.

Ĉar multaj lokoj eniris siajn inund-sezonojn, kun kelkaj alfrontaj malfacilajn situaciojn meze de la alproksimiĝo de tajfunaj sezonoj, Xi postulis, ke la Ŝtata Komandejo pri Batalo kontraŭ Inundo kaj Sekeco, kaj aliaj departementoj, plifortigu kunordigon kaj donu efikan gvidadon en prevento de inundoj kaj tajfunoj.

Xi emfazis la bezonon meti la popolon sur la unuan lokon kaj atribui grandan gravecon al la vivoj de la popolo en la batalo kontraŭ inundoj. Li ankaŭ substrekis la neceson kunordigi epidemian preventon kun laboroj pri regado de inundoj kaj mildigo de katastrofoj, kombini preventon kun krizokaza respondo, plifortigi monitoradon de inundoj kaj rapide identigi riskojn.

Li ankaŭ postulis plenfortajn klopodojn de koncernaj departementoj por organizi krizokazan savadon kaj mildigon de katastrofo, helpi influitajn homojn, konservi socian kaj produktadan ordojn en lokoj trafitaj de katastrofoj kaj fari solidajn klopodojn por preni certigon de la vivoj kaj sekureco de la popolo kiel la ĉefan prioritaton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin