Kial ĉina ekonomio povas kreski en malfaciloj?

(GMT+08:00) 2020-06-29 15:48:54     Redaktoro:Xiao

Laŭ la donitaĵo en la 27a de junio publikigita de la ĉina ministerio pri kulturo kaj turismo, en la tri ĵus forpasintaj ferioj de la Drakboata Festo akceptiĝis tra Ĉinio 48,809 milionoj da turistoj, tio estas, retrovite je 50,9% kompare kun tiuj de la sama periodo en la pasinta jaro; la turisma enspezo realiĝis je 12,28 miliardoj da juanoj, tio estas, retrovite je 31,2%. Tio estas manifestiĝo de rapida reprosperiĝo de la ĉina ekonomio. Kvankam fronte al granda malsuprenpremo, tamen la situacio de la ĉina ekonomio popaŝe pliboniĝas.

Ekde la kuranta jaro la nove kronvirusa epidemio donis grandan baton al la konsuma merkato de Ĉinio. Kun granda sukceso akirita en la preventado kaj regado kontraŭ la epidemio la konsuma merkato evidente revigliĝas tagposttage.

La forta tendenco de konsumado en Ĉinio elmontriĝas kiel en la tradiciaj konsumaj kampoj, ekz. Butikumado kaj restoraciado, tiel ankaŭ en la novtipaj konsumaj sektoroj, ekz. Turismo kaj kulturo. Laŭ donitaĵoj de la ĉina registaro, dum la Drakboata Festo estis 92,4% de la turistoj spertis variajn kulturajn aktivecojn, ekz. travizitante historiajn stratojn. Tio montras, ke la konsuma postulo de ĉinoj ne haltas nur ĉe la tavolo de "satmanĝado kaj varmvestado", sed ĉiam paŝas al pli alta tavolo. La konsuma merkato de Ĉinio do havas senliman potencialon.

Tiu potencialo ŝuldiĝas al multe da faktoroj. Dum la Drakboata Festo multaj lokaj aŭtoritatoj de Ĉinio, surbaze de la certigo pri efika kontraŭepidemia kontrolado, alprenis diversspecajn rimedojn por instigi konsumadon. Kun la komuna rolado de pluraj faktoroj serio da ekonomiaj indikoj de Ĉinio, inkluzive de podetala indiko, estas revarmiĝanta.

Tiuj seriaj ekonomiaj indikoj prezentas la flekseblecon, potencialon kaj vastan perspektivon de la ĉina ekonomio, kaj ankaŭ vigligas la memfidon de la tutmonda merkato. La Internacia Mona Fonduso ankaŭkalkulis, ke en la jaro 2020 la tutmonda ekonomio ŝrumpos je 4,9%, sed Ĉinio en 2020 povos esti unika ĉefa ekonomiunuo, kies ekonomio kreskos kontraŭe. Sur tia fono komerci kun Ĉinio estas natura elekto por diversaj kompanioj en la mondo.

La fundamento de la ĉina ekonomio, kiu restas en bona tendenco, ne ŝanĝiĝis. La giganta merkato de 1,4 miliardoj da loĝantoj kaj la konsuma postulo de Ĉinio donas fortegan apogon al la ĉina ekonomio. Ĉinio havas perfektan produktĉenon, teknikan potencon, sufiĉajn homrimedojn, kaj tiuj faras Ĉinion ĉiam plena je konkurencpovo.

La ĉina ekonomio nepre venkos provizorajn malfacilojn, firme disvolviĝante kaj longatempe irante en bona tendenco. Ĝi daŭre enŝovas disvolvan movforton en la mondan ekonomion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin