9 civiluloj mortis pro atakoj de bomboj en Afganio

(GMT+08:00) 2020-06-29 19:59:23     Redaktoro:Xiao

Afgana oficialulo diris dimanĉe, ke tiutage 9 civiluloj mortis kaj 2 vundiĝis pro atakoj de bomboj en Afganio.

La du atakoj okazis respektive en suda kaj norda provincoj de Afganio.

Ĝis nun Talibano ankoraŭ ne faris respondon pri la du atakoj.

Talibano ofte uzas bombojn por ataki afganajn sekurecajn trupojn kaj armeon de NATO en Afganio, do lokaj civiluloj ofte viktimiĝas de atakoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin