Pompeo estis reduktita al "musa feko" en internacia kunlaboro kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-06-29 20:33:02     Redaktoro:Xiao
Lastatempe la usona ŝtatsekretario Mike Pompeo denove ekscitiĝis. Tiu homo kriante atakis, ke la helpado de Ĉinio al Afriko estas "malplena promeso", kaj malhonorigis la atingojn akiritajn en la Speciala Pintkonveno kun Solidareco inter Ĉinio kaj Afriko kontraŭ la Epidemio.

En tia krizo de tio, ke ĉiam pli kreskas la nombro de infektitoj je la kronviruso en Usono kaj en la mondo, Pompeo ne koncentras sian atenton sur la epidemion, sed fervoras pri la dismeto de malamo kaj la kreo de veneno ĉie. Li jam estas reduktita al "musa feko" en la tutmonda kunlaboro kontraŭ la epidemio.

Kiu do estas vera amiko de Afriko? Kiu skribis nekovritan ĉekon al afrika helpado? La afrika popolo vidas klare. La malnobla "semado de malkonkordo" de Pompeo entute ne havas merkaton en Afriko. Tuj post kiam aperis la epidemio en Afriko, Ĉinio etendis sian helpeman manon. Ĉinio jam liveris al pli ol 50 afrikaj landoj kaj al la Afrika Unio amasegon da medicinajn materialojn, sendis al 11 landoj medicinajn teamojn, okazigis vedekunvenojn de specialistoj, kaj faris preskaŭ 400 trejnojn, kaj krome, en Afriko estas 46 ĉinaj kuracoteamoj rezidantaj, kiuj disvolvas laboradon kontraŭ la pandemio.

En la Speciala Pintkonveno kun Solidareco inter Ĉinio kaj Afriko kontraŭ la Epidemio, kiu okazis antaŭ nelonge, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio kaj Afriko devas formi al si la komunumon de sano kaj higieno kaj la pli solidan sortkomunumon. Ĉinio promesis, ke, se vakcino kontraŭ la epidemio estos elesplorita de Ĉinio, ĝi estos unue uzata en Afriko; kaj ke kadre de la forumo pri ĉina-afrika kunlaboro Ĉinio nuligis al koncernaj afrikaj landoj la ŝuldon de senintereza pronto, pagendan en la fino de 2020.

"Afriko kaj Ĉinio estas kaj amikoj kaj kunbatalantoj, nenio povos ŝanĝi aŭ detrui la amikecon inter Afriko kaj Ĉinio." Tio estas la vortoj de Moussa Faki Mahamat, prezidanto de la Komisiono de la Afrika Unio, kiuj eldiras la voĉon de la afrika popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin