Novaĵoj (Junio 29)

(GMT+08:00) 2020-06-29 17:08:54     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 29a de junio, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi emfazas "unuaecon de popolo" en batalo kontraŭ inundoj kaj geologiaj katastrofoj; Ĉinaj leĝdonantoj ekzamenis leĝprojekton pri nacia sekureco por Honkongo en grupaj diskutoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis ĉiajn klopodojn en la prevento, savado kaj helpa laboro rilataj al inundoj kaj geologiaj katastrofoj, kaj preni certigon de la vivoj kaj sekureco de la popolo kiel la ĉefan prioritaton.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en instrukcio, kiam la lando eniris sian pluvsezonon.

Pli multaj pluvegoj estis raportitaj ekde junio en multaj partoj de suda Ĉinio, estigante inundojn kaj geologiajn katastrofojn. Xi laŭdis la klopodojn faritajn de lokaj registaroj, dirante, ke pozitivaj rezultoj estis atingitaj en laboroj de prevento kaj savado kontraŭ inundoj.

Ĉar multaj lokoj eniris siajn inund-sezonojn, kun kelkaj alfrontaj malfacilajn situaciojn meze de la alproksimiĝo de tajfunaj sezonoj, Xi postulis, ke la Ŝtata Komandejo pri Batalo kontraŭ Inundo kaj Sekeco, kaj aliaj departementoj, plifortigu kunordigon kaj donu efikan gvidadon en prevento de inundoj kaj tajfunoj.

Xi emfazis la bezonon meti la popolon sur la unuan lokon kaj atribui grandan gravecon al la vivoj de la popolo en la batalo kontraŭ inundoj. Li ankaŭ substrekis la neceson kunordigi epidemian preventon kun laboroj pri regado de inundoj kaj mildigo de katastrofoj, kombini preventon kun krizokaza respondo, plifortigi monitoradon de inundoj kaj rapide identigi riskojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang dimanĉe urĝis kontinuajn klopodojn por vastigi malfermon kaj stabiligi ĝeneralan situacion de eksterlanda komerco kaj investo.

Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke stabiligi ĝeneralan prezentadon de eksterlanda komerco kaj investo tre gravas por stabiligi ekonomion kaj dungadon, en simpozio de registaraj oficialuloj kaj administrantoj de entreprenoj. Li diris, ke la medio de eksterlanda komerco de la lando restos serioza kaj kompleksa, ĉar la kronvirusa pandemio plu disvastiĝas tutmonde kaj faligas la tutmondan ekonomion en recesion, dum la ĉina ekonomio estas profunde integrita al la monda ekonomio. La ĉefministro emfazis klopodojn certigi stabilecon en la ses frontoj kaj sekurecon en la ses kampoj, samtempe antaŭenigante pli altan nivelon de malfermo.

La ses frontoj aludas dungadon, la financan sektoron, eksterlandan komercon, eksterlandan investon, enlandan investon, kaj anticipojn. La ses kampoj rilatas al sekureco de laborpostenoj, bazaj vivbezonoj, funkciado de merkataj entoj, sekureco de nutraĵo kaj energio, stabilaj industriaj kaj provizaj ĉenoj kaj normala funkciado de baz-nivelaj registaroj.

Li emfazis la neceson preni novajn rimedojn por teni stabilan eksterlandan komercon kaj investadon, precipe pli grandan subtenon por sekurigi malgrandajn, mezgrandajn kaj miniatruajn firmaojn kaj laborintensajn kompaniojn, samtempe helpi al gravaj fremdlandaj kompanioj solvi problemojn por pli bone teni dungadon stabila.

Ĉinaj leĝdonantoj dimanĉe faris grupajn diskutojn por ekzameni la leĝprojekton pri protekto de nacia sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR), dum la iranta sesio de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK), la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio. Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de la NPK, aliĝis al la diskuto kun leĝdonantoj.

Membroj de la Konstanta Komitato de la NPK, iuj membroj de specialaj komitatoj de la NPK kaj deputitoj por la NPK, inkluzive de deputitoj el la HSAR, partoprenis en la ekzameno.

La leĝdonantoj diris, ke la leĝprojekto kaj la ekzamena raporto, kiuj estis prezentitaj de la Konstitucia kaj Leĝa Komitato de la NPK al la sesio, ricevis opiniojn de ĉiuj sektoroj, inkluzive de tiuj de homoj el ĉiuj rondoj en Honkongo, estis plene studitaj, enkorpigis la spiriton de la rilata decido de la NPK kaj respondis al la zorgoj de rilataj partioj.

Ili alvokis rapidajn klopodojn por adopti la leĝon kaj promulgi kaj efektivigi ĝin en la HSAR, kio efike riparos la laŭleĝajn truojn, mankon de rilataj sistemoj kaj la malfortajn ĉenojn de la HSAR por protekti nacian sekurecon, efike bati rilatajn krimajn agojn, gardi nacian sekurecon, helpi konservadon de la prospero kaj stabileco de la HSAR, kaj protekti la legitimajn rajtojn kaj interesojn de honkongaj loĝantoj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi telefone konversaciis kun turkmena vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Rashid Meredov dimanĉe. Ambaŭ flankoj vokis fortigi solidarecon kaj kunlaboron en tutmondaj klopodoj kontraŭ la kronvirusa epidemio kaj ĉesigi politikigon de la pandemio.

Wang diris, ke Ĉinio ĉiam alte taksis la disvolviĝon de amikaj rilatoj kun Turkmenio kaj traktis Turkmenion kiel bonan amikon, bonan fraton kaj bonan partneron. Li akcentis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping donas gravecon al starigo de fido kaj amikeco kun sia turkmena paralelulo Gurbanguly Berdimuhamedov, kaj la du ŝtatestroj subtenas intensan kontakton kaj donas strategian gvidon al disvolvado de la duflankaj rilatoj.

Wang diris, ke Ĉinio volas plifortigi komunikadon kaj kunlaboron kun Turkmenio pri internaciaj aferoj por firme subteni unu la alian kaj protekti komunajn interesojn de ambaŭ flankoj kiel evoluantaj landoj kaj emerĝantaj merkatoj.

Meredov diris, ke Turkmenio alte taksas la altan nivelon de la turkmena-ĉina strategia partnereco. La du flankoj subtenas striktan kunlaboron en la politika kaj diplomatia kampoj, kaj firme subtenas unu la alian en internaciaj aferoj. Li aldonis, ke Turkmenio ĉiam klopodas plifortigi tradiciajn amikajn rilatojn kun Ĉinio, kaj pretas daŭrigi kontakton sur la plej alta nivelo kaj inter diversaj departementoj de la du landoj en fleksebla maniero, kaj antaŭenigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj.

Lokaj aŭtoritatoj diris, ke proksimume 8,3 milionoj da loĝantoj de Pekino ricevis nukleacidajn ekzamenojn ĝis dimanĉa tagmezo de post la reviviĝo de enlanda propagiĝo de la nova kronviruso.

Zhang Qiang, vicestro de la Organiza Departemento de la Municipa Partia Komitato de Pekino, diris, ke ekzamenaj rezultoj de ĉirkaŭ 7,69 milionoj da homoj estis ricevitaj.

Zhang diris, ke la taga ekzamenkapablo de la urbo plialtiĝis ĝis 458 000 specimenoj de 40 000 en la 11a de junio.

De la 11a ĝis la 27a de junio, Pekino raportis 311 konfirmitajn kronvirusajn kazojn de loka propagiĝo, post kiam la urbo raportis neniun kazon de loka propagiĝo de la viruso dum 57 tagoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin