Ĉinio refutas kontraŭĉinajn deklarojn de Pompeo pri ĉina-afrikaj rilatoj

(GMT+08:00) 2020-06-30 14:59:21     Redaktoro:Xiao
Proprolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke Ĉinio lunde esprimis fortan oponon kontraŭ la deklaroj de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo pri ĉina-afrikaj rilatoj, dirante, ke la deklaroj ignoris la fundamentajn faktojn kaj kalumniis Ĉinion arbitre.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkon en gazetara konferenco, responde al la deklaroj de Pompeo, kiuj kritikis ĉina-afrikan kunlaboron kaj la travideblecon de Ĉinio en traktado de la kronvirusa epidemio. Zhao diris, ke de post la eksplodo de la kronvirusa epidemio, Ĉinio ĉiam agis en malferma, travidebla kaj respondeca maniero kaj liveris ĝustatempajn informojn al la Monda Organizo pri Sano kaj koncernaj landoj kaj regionoj, inkluzive de Usono.

La proparolanto diris, ke Ĉinio ankaŭ dividis la genoman sekvencon de la viruso, aktive respondis al zorgoj de aliaj kaj plifortigis kunlaboron kun ĉiuj flankoj. Krome, Ĉinio gajnis tempon kaj faris pozitivajn kontribuojn por la tutmonda batalo kontraŭ la viruso. Li diris, ke Ĉinio kunlaboros kun la internacia komunumo por plifortigi subtenon al afrikaj landoj kaj serioze plenumos la Iniciaton de la Grupo 20 pri Portempa Haltigo de Ŝuld-pago.

Zhao diris, ke iuj afrikaj landoj petis de Ĉinio tian portempan haltigon. Kaj Ĉinio nun laboras pri konkretaj detaloj per striktaj kunordigo kaj konsiliĝo por mildigi ilian ŝuld-ŝarĝon kaj helpi al ili venki la malfacilojn.

Li diris, "Ni esperas, ke Usono fokusiĝu al sia propra epidemia respondo kaj ankaŭ kontribuu al la tutmonda batalo kontraŭ la viruso per konkretaj agoj, anstataŭ subfosi kaj kalumnii la respondon de aliaj landoj kaj disvastigi la 'politikan viruson'."

Zhao aldonis, ke la afrikaj landoj kaj la internacia komunumo ĝenerale havas neniun malfacilon por diri, kiu vere helpas Afrikon kaj kiu politikigas la ŝuldan demandon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin