La Ministerio de Financo kaj la doganaj kaj impostaj aŭtoritatoj de Ĉinio diris en komuna deklaro, ke ekde de merkredo, la kvoto estos altigita ĝis 100 000 juanoj (ĉirkaŭ 14 123 usonaj dolaroj) po homo ĉiujare de la nunaj 30 000 juanoj.
La deklaro diris, ke ankaŭ la kategorioj de doganliberaj varoj estos grandigitaj, kaj samtempe iuj elektronikaj produktoj estos aldonitaj al la doganlibera listo.