Dek milionoj da konfirmitaj kazoj tra la mondo

(GMT+08:00) 2020-06-30 18:04:04     Redaktoro:Xiao
La 28an de junio la usona Universitato Johns Hopkins aperigis donitaĵon, laŭ kiu, ĝis la 28a de junio laŭ la usona orienta tempo, de la nova kronviruso jam mortis 500 108 homoj kaj konfirmiĝis 10 063 319 kazoj. 

La donitaĵo montras, ke en Usono estas plej multaj mortoj kaj konfirmitaj kazoj respective: 125 747 kaj 2 539 544. Kaj tiuj landoj, en kiuj konfirmiĝis pli ol 200 000 kazoj, estas Brazilo, Rusio, Barato, Britio, Peruo, Ĉilio, Hispanio, Italio, Irano, Meksiko kaj Pakistano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin