Carrie Lam: Neniu sankcio povas timigi la honkongan registaron

(GMT+08:00) 2020-06-30 19:25:31     Redaktoro:Xiao

En la 30a de junio, responde al la usonaj sankcioj, Carrie Lam Cheng Yuet-ngor, ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, diris, ke neniu sankcio povas timigi la honkongan registaron, kaj ke la registaro de Honkongo jam estas preta: kiam la ŝtato faros kontraŭsankcion, la honkonga registaro certe kunagos kun la ŝtato.

Tiutage, antaŭ ol ĉeesti administran kunvenon, Carrie Lam renkontiĝis kun ĵurnalistoj. Ŝi diris, ke jam delonge la honkonga registaro faris takson pri usonaj sankcioj, kaj la rezulto de la takso estas tio, ke Honkongo ne multe dependas de koncernaj produktaĵoj, kaj tiuj cetere povas esti anstataŭitaj kaj koncernaj industrioj plejparte troviĝas en la interna tero.

La usonaj sankcioj, laŭtakse, koncernas eksporton de militaj kaj civilaj produktaĵoj, kiuj por Honkongo estas relative malmulte limigitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin