Publikiĝis Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko pri la Defendo de Ŝtata Sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono, voĉdone adoptita en la 20a kunveno de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Popola Kongreso kaj signaturita de prezidanto Xi Jinping

(GMT+08:00) 2020-06-30 20:16:48     Redaktoro:Xiao

La 30an de junio, en la Granda Halo de Popolo en Pekino, okazis la 2a plena sesio, 3a plena sesio kaj fermiĝo al la 20a kunveno de la 13a Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso. La kunveno adoptis la Leĝon de la Ĉina Popola Respubliko pri la Defendo de Ŝtata Sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj publikigis ĝin laŭ la 49a ordono signaturita de la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping.

Antaŭtagmeze de la 30a de junio la konstanta komitato okazigis la 2an plenan sesion en sia 20a kunveno. 162 membroj de la konstanta komitato ĉeestis la sesion, kaj la kvorumo estis atingita. La kunveno per ĉiuj jesaj voĉoj akceptis la Leĝon de la Ĉina Popola Respubliko pri la Defendo de Ŝtata Sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono. Cetere, la kunveno ekzamenis kaj kontrolis koncernajn nomumojn kaj eksigojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin