Ĉina nacia leĝdona instanco adoptis leĝon pri protekto de nacia sekureco en Honkongo

(GMT+08:00) 2020-07-01 14:33:18     Redaktoro:Xiao
Ĉinaj leĝdonantoj marde voĉdone adoptis la Leĝon de la Ĉina Popola Respubliko pri Protekto de Nacia Sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR).

La leĝo estis adoptita en la 20a sesio de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio. Prezidanto Xi Jinping subskribis ordonon de prezidanto por promulgi la leĝon, kiu estas valida ekde la dato de promulgo.

La leĝo, formulita surbaze de la decido de la NPK pri starigo kaj plibonigo de la leĝa sistemo kaj leĝplenumaj mekanismoj de la HSAR por protekto de nacia sekureco, havas 66 artikolojn en ses ĉapitroj. Ĝi estas ampleksa leĝo kun enhavoj de substanca leĝo, procedura leĝo kaj organika leĝo.

La leĝo klare difinas la devojn kaj registarajn instituciojn de la HSAR pri protekto de nacia sekureco, la kvar kategoriojn de krimoj - secesio, subfosado, terorismaj aktivecoj kaj koluzio kun fremda lando aŭ eksteraj elementoj pri endanĝerigo de nacia sekureco - kaj iliajn respondajn punojn, jurisdikcion, aplikeblan leĝon kaj proceduron, oficejon de la centra popola registaro pri protekto de nacia sekureco en la HSAR, kaj aliajn enhavojn.

Post la adopto de la leĝo, la Konstanta Komitato de la NPK, laŭ la postuloj de la decido de la NPK, konsultis la Komitaton de la HSAR pri la Baza Leĝo kaj la registaron de la HSAR, kaj adoptis decidon marde posttagmeze enlistigi la leĝon en Aneksaĵon III de la Baza Leĝo de la HSAR.

La nove adoptita decido kondiĉas, ke la leĝo estu aplikebla en la HSAR per promulgo de la regiono. La leĝo estas mejloŝtona leĝo pri subteno kaj plibonigo de la institucia kadro de la "unu lando, du sistemoj" en novaj cirkonstancoj. Ĝi efike protektos nacian sekurecon kaj daŭran pacon, stabilecon kaj prosperon en Honkongo kaj certigos stabilan kaj daŭran disvolviĝon de la afero "unu lando, du sistemoj" en Honkongo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin