Ĉefadministranto de HSAR bonvenigas adopton de leĝo pri protekto de nacia sekureco en Honkongo

(GMT+08:00) 2020-07-01 14:56:13     Redaktoro:Xiao
Ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) Carrie Lam diris marde, ke la registaro de la HSAR bonvenigas la adopton de la leĝo pri protekto de nacia sekureco en la HSAR.

La Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko pri Protekto de Nacia Sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono estis adoptita tiutage en la 20a sesio de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio.

Lam diris en deklaro publikigita tiuvespere, ke la registaro de la HSAR bonvenigas la adopton de la leĝo fare de la Konstanta Komitato de la NPK, kaj ke ĉi tiu nacia leĝo estis enlistigita en Aneksaĵon III de la Baza Leĝo de la HSAR.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin