Xi emfazis krei novan situacion meze de ŝanĝoj per reformo

(GMT+08:00) 2020-07-01 15:05:36     Redaktoro:Xiao
Prezidanto Xi Jinping marde substrekis la gravecon fidi al reformoj por trakti ŝanĝiĝantan situacion, malfermi novajn perspektivojn, kaj instigi al esplorado kun bonaj rezultoj en ŝlosilaj kampoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, specifis la postulojn dum parolado en la 14a kunveno de la centra komitato pri profundigo de ampleksa reformo, kiun li estras.

Xi diris en la kunveno, ke oni devas plene ludigi la trarompan kaj gvidan rolon de reformoj por ke la lando plenumu la celojn kaj taskojn prezentitajn en la 13a kvinjara plano, gajnu la batalon kontraŭ malriĉeco, finkonstruu modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj kaj komencu novan vojaĝon al konstruado de moderna socialisma lando.

Ankaŭ Li Keqiang kaj Wang Huning, ambaŭ membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj vicestroj de la centra komitato pri profundigo de ampleksa reformo, ĉeestis la kunvenon.

La kunveno ekzamenis kaj aprobis serion de reformaj planoj kaj gvidlinioj pri ŝtatposedaj entreprenoj, la integra disvolvado de novgeneracia informadika teknologio kaj la manufaktura industrio, la kampara loĝdoma sistemo, la integra disvolvado de mediatoj, la sistemo pri eduka taksado, kaj la ŝtatposedaj artaj trupoj.

La kunveno ankaŭ aŭskultis raporton pri la progreso de reformo de la medicina kaj sanzorga sistemo de post la tria plena sesio de la 18a Centra Komitato de la KPĈ.

La kunveno rimarkigis, ke la venontaj tri jaroj estos gravegaj por la reformoj de la ŝtatposedaj entreprenoj de la lando, kaj emfazis klopodojn por optimumigi la aranĝon kaj strukturon de la ŝtatposeda ekonomio por fari ĝin pli konkurenciva, novigema, kontrolebla, influa kaj pli kapabla pri elteno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin