Publikigita tria volumo de "Xi Jinping: La Regado de Ĉinio"

(GMT+08:00) 2020-07-01 15:09:06     Redaktoro:Xiao

La tria volumo de "Xi Jinping: La Regado de Ĉinio" estis publikigita de la Fremdlingva Eldonejo en la ĉina kaj angla lingvoj kaj estos akirebla enlande kaj eksterlande.

Deklaro diris marde, ke la nove publikigita volumo kolektas 92 artikolojn, inkluzive de paroladoj, konversacioj, instrukcioj kaj leteroj de Xi, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), inter la 18a de oktobro 2017 kaj la 13a de januaro 2020.

La artikoloj estas dividitaj en 19 temojn kaj la volumo enhavas ankaŭ 41 fotojn de la ĉina ŝtatestro dum la sama periodo. La nove eldonita volumo estis kompilita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, la Instituto pri Partia Historio kaj Literaturo de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj la Ĉina Fremdlingva Eldona Administracio.

La unua kaj dua volumoj de la libro estis bone akceptitaj enlande kaj eksterlande, de post kiam ili estis unuafoje eldonitaj en 2014 kaj 2017, respektive.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin