Proparolanto: Usonaj politikistoj devas ĉesi kalumnii Ĉinion

(GMT+08:00) 2020-07-01 15:12:33     Redaktoro:Xiao
Ĉinio marde urĝis iujn usonajn politikistojn tuj ĉesi kalumnii Ĉinion kaj interveni en la internajn aferojn de Ĉinio per fabrikado de famoj sub la preteksto de Xinjiang.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian faris la rimarkojn responde al la deklaro de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo pri Xinjiang-rilata politiko de Ĉinio. Zhao diris, ke la ĉina registaro egale protektas la legitimajn rajtojn kaj interesojn de homoj de ĉiuj etnogrupoj, inkluzive de etnaj minoritatoj.

La proparolanto diris, ke de 1978 ĝis 2018, la ujgura loĝantaro en Xinjiang kreskis de 5,55 milionoj ĝis 11,68 milionoj, registrante 2,1-oblan kreskon kaj okupante ĉirkaŭ 46,8% de la totala loĝantaro de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

Li diris, ke etnaj minoritatoj en Usono delonge suferas tiranadon, forpuŝon, vastan kaj sisteman diskriminacion en ekonomia, kultura, socia kaj aliaj kampoj. Li citis ekzemplojn de la buĉado de indianoj dum la ekspansio okcidenten ĝis la morto de afrikdevena usonano George Floyd.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin