Ĉinio faras respondajn sankciojn kontraŭ usonaj komunikilaj institucioj

(GMT+08:00) 2020-07-01 21:03:31     Redaktoro:Xiao

La unuan de Julio Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, proklamis en la regula gazetara konferenco, ke Ĉinio faras respondajn sankciojn kontraŭ usonaj komunikilaj institucioj rezidantaj en Ĉinio.

En la proklamo Zhao postulis, ke la usonaj novaĵaj komunikiloj Associated Press (AP), United Press International (UPI), Columbia Broadcasting System (CBS), kaj National Public Radio (NPR) ene de 7 tagoj ekde tiu ĉi tago surpapere raportu al Ĉinio siajn informojn pri ĉiuj personoj, financoj, operacioj, nemoveblaj posedaĵoj kaj aliaj aferoj.

Estas necese mencii, ke la ĉi-supraj rimedoj alprenitaj de Ĉinio estas nepraj kaj egalaj kontraŭ tio, ke Usono senbaze subpremis ĉinajn komunikilajn instituciojn rezidantaj en Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin