Ĉinio anoncis kontraŭrimedojn al usona subpremado de ĉinaj mediatoj

(GMT+08:00) 2020-07-02 14:40:53     Redaktoro:Xiao
Kvar usonaj mediataj organizoj estis postulataj deklari al Ĉinio, en skriba formo, informojn inkluzive de iliaj dungitoj, financo, funkciado kaj nemoveblaĵoj posedataj de ili en Ĉinio ene de sep tagoj, ekde merkredo.

Laŭ proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian, la kvar usonaj organizaĵoj estas la Asociiĝinta Gazetaro (the Associated Press), Unuiĝinta Gazetaro Internacia (United Press International), la Kolumbia Brodkasta Sistemo (the Columbia Broadcasting System) kaj Nacia Publika Radio (National Public Radio).

Zhao faris la anoncon merkrede en regula gazetara konferenco responde al la anonco de Usono en la 22a de junio, ke Ĉina Centra Televido, la Popola Ĵurnalo, la ĵurnalo Tutgloba Epoko, kaj Ĉina Novaĵ-Servo estis difinitaj kiel eksterlandaj misioj en Usono.

Zhao diris, "La supre menciitaj rimedoj de Ĉinio estas tute necesaj kaj reciprokaj kontraŭrimedoj responde al la malracia subpremado farita de Usono kontraŭ la filioj de ĉi tiuj ĉinaj mediataj organizoj en Usono." Li emfazis, ke la rimedoj de Ĉinio estas tute justa defendo .

Zhao rimarkigis, ke en la lastaj jaroj, la usona registaro adoptis maljustajn restriktojn kontraŭ ĉinaj mediataj organizoj kaj personoj en Usono, intence malfaciligis iliajn normalajn raportajn taskojn, kaj submetis ilin al pliiĝanta diskriminacio kaj politike instigita subpremo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin