Malnobla Pompeo intencas preni EU kiel fadentiratan marioneton

(GMT+08:00) 2020-07-02 20:55:02     Redaktoro:Xiao
La usona ŝtatsekretario Mike Pompeo, lerta en semado de malamo, lastatempe fikse rigardas al la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo. Li multfoje instigis al Eŭropo kaj Usono kune kontraŭstari al Ĉinio, intencante preni la Eŭropan Union kiel sian fadentiratan marioneton kaj sekvigante ĝin post Usono por formi klikon kontraŭ Ĉinio.

Evidente, en la fia prezentado de Pompeo nigrigi kaj subpremi Ĉinion, la tradicia eŭropa alianco de Usono, laŭ lia sopiro, estu lia ludilo. Tio montras liajn angoron, maltrankvilon kaj senelektecon.

Ĉi-foje Pompeo denove altigis sian tonon por semi malkonkordon inter Ĉinio kaj Eŭropo. La celo de Pompeo, evidente, estas la altnivela renkontiĝo inter ĉinaj kaj eŭropaj gvidantoj antaŭ nelonge okazinta. En tiu ĉi renkontiĝo la ĉinaj kaj eŭropaj gvidantoj kune projektis la kunlaboran direkton por la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo en la "postepidemia epoko", kaj la du partioj venis en multajn komunajn ideojn pri vakcina esplorado, reveno al ekproduktado kaj duflankaj interkonsentoj pri investado.

Pompeo, kiu en la koro havas diablon, nature maltrankviliĝis. Timante, ke la ĉina-eŭropa kunlaboro damaĝos la interesojn de Usono, li senpacience elsaltis kun la intenco detrui la rilatojn inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Pri la usona hegemonia agado la eksa prezidanto de la Eŭropa Konsilio, Donald Tusk, veis: "Se iu havus tian amikon, kiu ankoraŭ bezonus malamikon?" Vizaĝe al Usono, kies "detrueco" estas pli granda ol "konstrueco", eŭropa politika elito nepre faras al si konsideron pri la rilatoj inter Usono kaj Eŭropo.

Ekde la unua de julio iuj landoj de Eŭropo malfermis sian landlimon, sed en la listo ne troviĝas Usono, ĉar en ĝi ankoraŭ serioziĝas la epidemio. Evidente, la Eŭropa Unio voĉdonis "malkonfide" al Usono per realaj agoj. Tio,sendube, estas granda bato por iuj usonaj politikistoj, kiuj volas urĝe relanĉi ekonomion kaj retiri al si la publikon, sed la lasta jam ne havas intereson pri tio, kion faras tiuj usonaj politikistoj.

La sendependa Eŭropo neniel povos sekvi Usono en ĉiu paŝo, nek volonte esti reduktita al ludilo de iuj malnoblaj usonaj politikistoj. Nu, Pompeo, vi malfermu viajn okulojn al la reala mondo!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin