Fokusoj de la Semajno (Jul. 03)

(GMT+08:00) 2020-07-03 20:28:13     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj aŭskultantoj! Lucia kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

La tria volumo de "Xi Jinping: La Regado de Ĉinio" estis publikigita de la Fremdlingva Eldonejo en la ĉina kaj angla lingvoj kaj estos akirebla enlande kaj eksterlande.

Deklaro diris marde, ke la nove publikigita volumo kolektas 92 artikolojn, inkluzive de paroladoj, konversacioj, instrukcioj kaj leteroj de Xi, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), inter la 18a de oktobro 2017 kaj la 13a de januaro 2020.

La artikoloj estas dividitaj en 19 temojn kaj la volumo enhavas ankaŭ 41 fotojn de la ĉina ŝtatestro dum la sama periodo. La nove eldonita volumo estis kompilita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, la Instituto pri Partia Historio kaj Literaturo de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj la Ĉina Fremdlingva Eldona Administracio.

La unua kaj dua volumoj de la libro estis bone akceptitaj enlande kaj eksterlande, de post kiam ili estis unuafoje eldonitaj en 2014 kaj 2017, respektive.

Zhang Xiaoming, vicestro de la Oficejo pri Honkongaj kaj Makaaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio, diris merkrede, ke la leĝo pri nacia sekureco de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) markas limŝtonon en antaŭenigo de "unu lando, du sistemoj".

Zhang faris la rimarkojn en gazetara konferenco okazigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio por informi pri leĝdono pri nacia sekureco de la HSAR. Li aldonis, ke la leĝo servos kiel gardanto de prospero kaj stabileco en Honkongo.

Shen Chunyao, vicprezidanto de la Konstitucia kaj Leĝa Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK), diris, ke la leĝdono plenigos mankojn en la leĝa sistemo de Honkongo. Shen diris, ke efektivigo de la leĝo havas profundan signifon por subteni kaj plibonigi la politikon "unu lando, du sistemoj". Li aldonis, ke tio estas grava ankaŭ por naciaj suvereneco kaj sekureco kaj por la longtempaj stabileco kaj prospero de Honkongo.

Ĉinio marde urĝis iujn usonajn politikistojn tuj ĉesi kalumnii Ĉinion kaj interveni en la internajn aferojn de Ĉinio per fabrikado de famoj sub la preteksto de Xinjiang.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian faris la rimarkojn responde al la deklaro de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo pri Xinjiang-rilata politiko de Ĉinio. Zhao diris, ke la ĉina registaro egale protektas la legitimajn rajtojn kaj interesojn de homoj de ĉiuj etnogrupoj, inkluzive de etnaj minoritatoj.

La proparolanto diris, ke de 1978 ĝis 2018, la ujgura loĝantaro en Xinjiang kreskis de 5,55 milionoj ĝis 11,68 milionoj, registrante 2,1-oblan kreskon kaj okupante ĉirkaŭ 46,8% de la totala loĝantaro de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

Li diris, ke etnaj minoritatoj en Usono delonge suferas tiranadon, forpuŝon, vastan kaj sisteman diskriminacion en ekonomia, kultura, socia kaj aliaj kampoj. Li citis ekzemplojn de la buĉado de indianoj dum la ekspansio okcidenten ĝis la morto de afrikdevena usonano George Floyd.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin