Prezidanto de Leĝdona Konsilio de HSAR: Plimulto de honkongaj loĝantoj bonvenigas nacisekurecan leĝon

(GMT+08:00) 2020-07-03 16:00:07     Redaktoro:Xiao
Andrew Leung Kwan-yuen, prezidanto de la Leĝdona Konsilio de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR), ĵaŭde diris, ke la grandega plimulto de honkongaj loĝantoj bonvenigas la leĝon pri nacia sekureco por la HSAR kaj laŭdis ĝin kiel "gardiston" de Honkongo.

Leung diris en intervjuo kun Ĉina Komunikila Grupo, ke la leĝo protektos la liberecon kaj sekurecon de Honkongo kaj helpos al la urbo sin renormaligi de la tumulto dum la lasta jaro.

Li emfazis, ke li persone respektas, akceptas kaj bonvenigas la movon de la centraj aŭtoritatoj en ĉi tiu momento, kaj rimarkigis, ke Honkongo ne povis leĝdoni pri protekto de nacia sekureco de post sia reveno al Ĉinio antaŭ 23 jaroj.

La Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko pri Protekto de Nacia Sekureco en la HSAR estis adoptita marde en la 20a sesio de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Popola Kongreso, la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin