Artikolo: Dua ondo de epidemio ne estas tiel terura laŭ sperto de Pekino

(GMT+08:00) 2020-07-03 16:12:47     Redaktoro:Xiao
Artikolo de la ĵurnalo South China Morning Post diris, ke ekde la 11a de junio draste kreskis kronvirusaj kazoj rilataj al la pogranda bazaro de agrikulturaj produktoj en Pekino, kio revokis doloran memoron de homoj pri Wuhan. Sed malsame ol Wuhan en la komenca periodo de la epidemio, Pekino ne fermis la tutan urbon, sed konservis sian normalan funkciadon krom altriskaj regionoj.

Tio atentigis homojn, ke la disvastiĝo de la kronvirusa epidemio eble aperos denove en iu ajn tempo. Sed bona novaĵo estas, ke la sperto de Pekino pruvis, ke oni povas subigi la duan ondon de la epidemio en la maniero kun minimumigita detruo.

La unua difereco estas la kompreno kaj preteco de homoj. Komence, oni tre malmulte sciis pri la nova kronviruso kaj ne estis sufiĉe pretaj por respondo, Tial kompleta blokado estis la sola vojo por eviti eblan katastrofon.

La dua diferenco estas la ŝanĝiĝo de tempo. En la komenco, homoj vetkuris kontraŭ la tempo por bridi disvastiĝon de la epidemio je ĉia kosto antaŭ troa ŝarĝo de la medicina sistemo. Sed nun ni scias, ke la epidemio jam disvastiĝis al la tuta mondo kaj daŭros ĝis la apero de vakcinoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin