Usonaj politikistoj vane penis ĉar malordigantoj de Honkongo forvaporiĝis ĉien

(GMT+08:00) 2020-07-03 20:46:56     Redaktoro:Xiao
Lastatempe la usonaj Senato kaj Ĉambro de Reprezentantoj respektive adoptis la tiel nomatan "Akto pri Honkonga Aŭtonomeco", minacante puni tiujn personojn, financajn instituciojn kaj aliajn establojn, kiuj atencus la honkongan aŭtonomecon. Ke Usono per tiu ago publike intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio, senskrupule tretis la internacian juron kaj la fundamentan principon de internaciaj rilatoj, tio montras la intencon de Usono kontraŭi Ĉinion kaj malordigi Honkongon. Sed usonaj politikistoj vane penis, ĉar malordigantoj de Honkongo nun forvaporiĝis ĉien. Evidente, tio estas nur politika farso, kiu fine vanigis ilian faron.

Leĝo pri nacia sekureco estas fundamenta por iu ajn lando, kaj la ellaboro de leĝo pri nacia sekureco estas suverena rajto neatencebla de ĉiu lando. Ke Ĉinio, por protekti la nacian sekurecon, perfektigas la leĝan sistemon kaj la plenuman mekanismon de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, tio entute konformas al la internacia juro kaj la internacia rutino. En la 44a kunveno de la Konsilio de UN pri Homaj Rajtoj, antaŭ nelonge okazinta en Ĝenevo, Kubo faris paroladon en la nomo de 53 landoj, esprimante subtenon al tio, ke Ĉinio faris leĝodonon pri nacia sekureco en Honkongo.

Sed usonaj politikistoj faris senrespondecajn rimarkojn kaj maldiskretajn kritikojn pri la leĝo pri nacia sekureco en Honkongo, kaj en tio evidentiĝas duobla normo kaj logiko de rabistoj. Ilia faro vere estas abomeninda.

Post tiu travivaĵo la civitanoj, kiuj konsistigas Honkongon, ĉiuj perceptas, ke ju pli solidas la nacia sekureco de Ĉinio, des pli distingiĝas la avantaĝoj de Honkongo. Usonaj politikistoj neniel povus havi bonintencon al Honkongo. Ili intencas atenci la ŝtatajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn de Ĉinio per Honkongo. La 1,4-miliarda popolo de Ĉinio, inkluzive de la honkonganoj, neniam kaj neniel permesos tion.

Tiuj usonaj politikistoj devus vekiĝi. Ili penis interveni en la honkongajn aferojn kaj eĉ elĵetis la tiel nomatan akton. Ni konsilas, ke ili pli multe zorgu pri la epidemio, kiu ankoraŭ furioziĝas en ilia lando, kaj savu la vivon de usonaj civitanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin