Xi: Komuna batalo kontraŭ kronviruso montras nerompeblecon de ĉina-kamboĝa komunumo

(GMT+08:00) 2020-07-04 15:23:41     Redaktoro:Xiao
Ĉina prezidanto Xi Jinping diris vendrede, ke Ĉinio kaj Kamboĝo montris per siaj konkretaj klopodoj en komuna batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, ke la ĉina-kamboĝa komunumo kun komuna estonteco estas nerompebla.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn en mesaĝo al Samdech Techo Hun Sen, prezidanto de la reganta Kamboĝa Popola Partio (KPP) kaj ĉefministro de Kamboĝo.

Xi diris, ke li aprecas tion, ke okaze de la 99-jara datreveno de la fondiĝo de la KPĈ antaŭ nelonge, Hun Sen sendis al li leteron por esprimi siajn bondezirojn, kaj ankaŭ bondezirojn de la KPP, kaj perspektivojn de profundigo de la rilatoj inter la du partioj kaj du landoj.

Xi rimarkigis, ke ekde la eksplodo de la novkronvirusa epidemio, Ĉinio kaj Kamboĝo, kiel bonaj najbaroj kaj bonaj partneroj helpantaj kaj subtenantaj unu la alian, ĉiam tenas reciprokan subtenadon kaj intiman kunlaboradon kaj akiris gravan progreson en la batalo kontraŭ la kronvirusa malsano.

Xi aldonis, ke la vizito de Hun Sen al Ĉinio kiam la epidemia situacio en lia lando ankoraŭ estis serioza, donis profundan impreson al la KPĈ, al la ĉinaj registaro kaj popolo, kaj al li mem.

Xi emfazis, ke Ĉinio donas altan gravecon al la disvolviĝo de la duflankaj rilatoj, kaj diris, ke li estas preta labori kun Hun Sen por plifortigi politikan gvidadon pri la rilatoj inter la du partioj kaj du landoj, profundigi interpartiajn kaj aliajn interŝanĝojn kaj kunlaboradon, kaj akceli la konstruadon de la ĉina-kamboĝa komunumo kun komuna estonteco de la profitoj de ambaŭ landoj kaj popoloj.

Samtempe Xi diris, ke li ĝojas vidi, ke sub la forta gvidado de kamboĝa reĝo Norodom Sihamoni kaj la kamboĝa registaro estrata de Hun Sen, Kamboĝo gajnis rimarkindajn atingojn en diversaj kampoj.

En sia letero al Xi iom frue, Hun Sen diris, ke danke al la longtempa persistado de la Komunista Partio de Ĉinio, precipe sub la saĝa gvidado de Xi, Ĉinio akiris monde rimarkindajn atingojn en politika, ekonomia, socia kaj aliaj kampoj.

La kamboĝa gvidanto aldonis, ke hodiaŭ kun la stabila altiĝo de la internacia statuso, Ĉinio ludas gvidan rolon en solvado de gravaj tutmondaj demandoj.

Citante la sukceson de la Dua Forumo pri Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaborado en la pasinta jaro, Hun Sen diris, ke estas tute klare, ke la iniciato pri Zono kaj Vojo akiris subtenadon de pli kaj pli multaj landoj kaj institucioj, kaj la klopodoj de Ĉinio por konstrui komunumon kun komuna estonteco de la homaro estas komprenitaj de pli kaj pli multaj landoj kaj popoloj.

La ĉefministro ankaŭ rimarkigis, ke de la eksplodo de la kronvirusa epidemio, Ĉinio ludas gravan rolon en batalo kontraŭ la malsano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin